Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ĉu vi trovis ŝin? — demandis lin Petronius.

— Ne. Ŝi restis en la malliberejo.

— Aŭskultu, kio venis ankoraŭ en mian penson, sed aŭskultante, rigardu ekzemple Nigidian, por ke ŝajnu, ke ni parolas pri ŝia kombaĵo.... Tigellinus kaj Chilo rigardas nin ĉimomente.... Aŭskultu do: oni metu Ligian nokte en ĉerkon kaj elportu ŝin el la malliberejo, kiel mortintan; la ceteron vi divenas....

— Ĵes — respondis Vinicius.

La pluan interparolon rompis al ili Tulius Senecio, kiu, kliniĝinte al ili, demandis:

— Eble vi scias, ĉu oni donos armilojn al la kristanoj?

— Ni ne scias — respondis Petronius:

— Mi preferus, ke oni donu — parolis Tulius — alie la areno tro baldaŭ iĝas simila al buĉejo. Sed kia belega amfiteatro!

Efektive, la vidaĵo estis impona. La malpli altaj vicoj, plenegaj de togoj, blankis, kiel nego. En la orita podio sidis la cezaro, ornamita per diamanta kolĉeno, kun ora florkrono sur la kapo, apud li la belega kaj malserena aŭgustino, apude, ambaŭflanke, la vestpastrinoj, altaj oficistoj, senatanoj en borderitaj vestoj, militistaj ĉefuloj en brilantaj armaĵoj, unuvorte ĉiu, kiu estis en Romo potenca, brila kaj riĉa. En la pluaj vicoj sidis kavaliroj, kaj pli alte nigris ronde maro da homaj kapoj, super kiuj de la kolonoj pendis girlandoj, plektitaj el rozoj, lilioj, anemonoj, hederoj kaj vinberbranĉoj.

La popolo interparolis laŭte, voksignis, kantis, iafoje eksplodadis per rido pro iu sprita vorto, kiun oni komunikadis al si reciproke de vico al vico, kaj piedfrapis pro senpacienco, por plirapidigi la spektaklon.

Fine la piedfrapado iĝis simila al tondro kaj senĉesa. Tiam la urboprefekto, kiu jam antaŭe ĉirkaŭrajdis la arenon kun sia brila sekvantaro, donis signon per tuko, al kio respondis en la amfiteatro la ĝenerala: „aaa!....” elŝirita el miloj da brustoj.

Ordinare oni komencadis la spektaklojn per ĉasado je sovaĝaj bestoj, en kio majstris diversaj barbaroj el la nordo kaj sudo, ĉi-foje tamen devis esti eĉ tro da bestoj, oni komencis do per andabatae, t.e. homoj, vestitaj per kaskoj sen okultruoj, kiuj sekve batalis blinde. Keldeko da ili, enirinte samtempe la arenon, komencis svingi glavojn en la aero, kaj mastigophori per longaj forkegoj puŝis ilin unu al alia, ke ili povu renkontiĝi. La pli eleganta publiko rigardis indiferente kaj