malrespekte similan spektaklon, sed la popolon amuzis la mallertaj movoj de la luktistoj, kaj se okazis, ke ili renkontiĝis dors-aldorse, ĝi eksplodadis per laŭta rido, vokante: „dekstren!” „maldekstren!” „rekten!” kaj ofte intence erarigante la kontraŭulojn. Kelkaj paroj tamen kunkroĉiĝis kaj la batalo komencis esti sanga. La pli obstinaj luktistoj ĵetis la ŝildojn kaj, doninte al si reciproke la maldekstrajn manojn, por ne plu disiĝi, per la maldekstraj batalis pro vivo aŭ morto. Kiu falis, levis la fingrojn supren, petegante per tiu ĉi signo kompaton, sed en la komenco de spektaklo la popolo insistis ordinare morton de la vunditoj, precipe, se koncernataj estis andabatae, kiuj, havante la vizaĝojn kovritajn, restis al ĝi nekonataj. Iom post iom la nombro de la batalantoj malgrandiĝadis, kaj kiam fine restis nur du, oni puŝis ilin unu al la alia tiel, ke renkontiĝinte, ili falis sur la sablon kaj sur ĝi mortpikis sin reciproke. Tiam meze de la ekkrioj „finite!” [1] cirkaj servistoj forigis la kadavrojn, post kio servoknabetoj forrastis la freŝajn signojn sur la areno kaj surŝutis ĝin per safranaj folioj:
Nun devis sekvi pli serioza batalo, ekscitanta la intereson ne nur de la popolamaso, sed ankaŭ de la eleganta publiko, dum kiu junaj patricioj faradis grandegajn vetojn, ofte malgajnante ĉion ĝis la lasta monero. Tuj komencis ankaŭ rondiri el manoj en manojn tabuletoj, sur kiuj oni enskribadis la nomojn de favoratoj kaj kune la nombron da sestercoj, kiun ĉiu vetodonis pro sia elektito. La spectati, t.e. luktistoj, kiuj batalis jam sur areno kaj triumfis sur ĝi, ricevadis plej multe da partianoj, sed inter la ludantoj estis ankaŭ tiaj, kiuj vetodonis konsiderindajn sumojn pro gladiatoroj novaj kaj nekonataj, esperante, ke en la okazo de ilia venko ili enpoŝigos grandegajn gajnojn. Vetis eĉ la cezaro kaj la pastroj kaj la vestpastrinoj kaj la senatanoj kaj la kavaliroj kaj la popolo. La plebanoj, se mankis al ili mono, vetodonis ofte la propran liberecon. Oni do atendis kun batantaj koroj, eĉ kun timo, la aperon de la luktistoj kaj pluraj faris laŭtajn ĵurpromesojn al la dioj, por certigi ilian protekton al sia favorato.
Efektive, kiam aŭdiĝis la timigaj sonoj de la trumpetoj, en la amfiteatro ekregis la silento de atendo. Miloj da okuloj direktis sin al la granda pordego, al kiu proksimiĝis homo, alivestita kiel Ĥarono, kaj meze de la ĝenerala silento frapis
ĝin trifoje per martelo, kvazaŭ vokante al morto tiujn, kiuj
- ↑ Peractum est