estis post ĝi kaŝitaj. Poste malfermiĝis malrapide ambaŭ duonoj de la pordego, montrante nigran faŭkon, el kiu sur la luman arenon komencis eliri la gladiatoroj. Ili iris taĉmente, po dudek kvin homoj, aparte tracianoj aparte mirmilonoj, samnitoj, galloj, ĉiuj peze armitaj, kaj fine retiarii, tenantaj en unu mano reton, en la alia tridenton. Je ilia vido tie kaj ie sur la benkoj aŭdiĝis aplaŭdoj, kiuj baldaŭ ŝanĝis sin en unu grandan kaj daŭran uraganon. De supre ĝis malsupre oni vidis brilantajn vizaĝojn, aplaŭdantajn manojn kaj buŝojn, el kiuj eliĝadis ekkrioj. Ili dume ĉirkaŭiris la tutan arenon per paŝo egalritma kaj elasta, flagrante per glavoj kaj riĉaj armaĵoj, poste haltis antaŭ la imperiestra podio, fieraj, trankvilaj kaj brilaj. Akra sono de korno silentigis la aplaŭdojn; tiam la luktistoj etendis supren la dekstrajn brakojn kaj levante la okulojn kaj la kapojn al la cezaro, komencis voki, aŭ pli ĝuste, kanti per tiriĝemaj voĉoj;
„Ave, caesar imperator!
Morituri te salutant!”
Poste ili rapide dispartiĝis, okupante apartajn lokojn ĉe la
rando de la areno. Ili devis ataki sin reciproke en tutaj taĉmentoj,
sed antaŭe oni permesis al pli famaj luktistoj renkontiĝi
en serio de duopaj bataloj, en kiuj plej bone elmontriĝadis la
forto, lerteco kaj kuraĝo de la kontraŭuloj. Tuj efektive el
inter la galloj elpaŝis luktisto, bone konata al amantoj de
amfiteatro sub la nomo „Buĉisto” (Lanio), venkinto en multaj
cirkludoj. Kun granda kasko sur la kapo, en kiraso, kuprokovranta
de antaŭe kaj malantaŭe lian potencan bruston, li aspektis
en la lumo sur la flava areno, kiel grandega, brilanta skarabo.
Ne malpli glora retiarius, Calendio, elpaŝis kontraŭ lin.
Inter la rigardantoj oni komencis veti:
— Kvincent sestercojn pro la gallo!
— Kvincent pro Calendio!
— Je Herkulo! mil!
— Dumil!
Dume la gallo, veninte ĝis la mezo de la areno, komencis repaŝi kun alcelita glavo kaj, levante la kapon, rigardis atente la kontraŭulon tra la okultruoj de la viziero, dum la facila, belforma kaj statusimila retiarius, tute nuda, krom zonaĵo sur la koksoj, ĉirkaŭiradis rapide la pezan malamikon, gracie svingante la reton, levante aŭ mallevante la tridenton kaj kantante la kutiman kanton de la retistoj: