Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fojo al la tero. Foje ankoraŭ li kolektis la fortojn, apogis sin sur la mano kaj streĉis sin, por leviĝi — vane! Li levis ankoraŭ al la kapo la malfortiĝantan manon, en kiu li ne povis plu teni la glavon, kaj falis dorsen. Calendio premis lian kolon al la tero per la dentoj de la forkego kaj, apoginte sin ambaŭmane sur ĝia tenilo, turniĝis al la imperiestra loĝio.

La tuta cirko ektremis de aplaŭdoj kaj de homa muĝado. Por la partianoj de Calendio li estis ĉi-momente pli granda, ol la cezaro, sed ĝuste tial malaperis el iliaj koroj la malamikeco kontraŭ Lannio, kiu por la prezo de la propra sango plenigis iliajn poŝojn. Dividiĝis do la deziroj de la popolo. Sur ĉiuj benkoj montriĝis samnombre la signoj de morto kaj la signoj de kompato, sed la retisto rigardis nur al la loĝio de la cezaro kaj vestpastrinoj, atendante, kion ili decidos.

Malfeliĉe, Nero ne havis simpation al Lannio, ĉar dum lasta cirkludo antaŭ la brulego li malgajnis, vetante kontraŭ li, grandan monsumon al Licinius, li elŝovis do la manon el la podio kaj turnis la grandan fingron al la tero.

La vestpastrinoj tuj ripetis la signon. Tiam Calendio genuiĝis sur la brusto de la gallo, eligis mallongan ponardon, kiun li portis ĉe la zono, kaj flankiginte la armaĵon ĉe la kolo de la kontraŭulo, enbatis ĝis la tenilo en lian gorĝon la triangulan akraĵon.

— Peractum est! — aŭdiĝis voĉoj en la amfiteatro.

Lannio konvulsiis dum ia tempo, kiel buĉita bovo, kaj batis la sablon per la piedoj, poste li streĉiĝis kaj restis senmova.

Merkuro ne bezonis kontroli per ardanta feraĵo, ĉu li vivas ankoraŭ. Tuj oni forigis lin kaj ekluktis aliaj paroj, post kies paso ekflamis nur la batalo de la tutaj taĉmentoj. La popolo partoprenis ĝin per la animo, koro kaj okuloj: ĝi kriegis, muĝis, fajfis, aplaŭdis, ridis, stimulis la batalantojn, frenezis. Sur la areno la gladiatoroj, dividitaj en du partiojn, batalis kun la furiozo de sovaĝaj bestoj: brusto frapis bruston, korpoj kuntordis sin en morta ĉirkaŭbrako, krakis en la artikoj potencaj kruroj, glavoj dronis en brustoj kaj ventroj, palaj buŝoj ŝprucigadis sangon sur la sablon. Kelkdek novulojn ekregis en la fino tia teruro, ke elŝirinte sin el la ĥaoso, ili komencis forkuri, sed la mastigophori repelis ilin en la batalon per siaj plumbofinitaj vipoj. Sur la sablo formiĝis grandaj, malhelaj makuloj; ĉiam pli da nudaj kaj armitaj korpoj kuŝis unu apud alia sur la sablo, kiel garboj. Vivantoj batalis sur la kadavroj, falpuŝiĝadis pro armaĵoj, ŝildoj, vundis la piedojn per rompitaj armiloj kaj