popolo nova spektaklo kaj neniu sciis, kiel ili kondutos, ĉiuj atendis ilin kun certa intereso. La amaso estis agordita atendege, ĉar oni antaŭvidis eksterordinarajn scenojn, sed malamike. Tiuj homoj, kiuj estis nun aperontaj, bruligis ja Romon kaj ĝiajn antikvajn trezorojn. Ili ja nutris sin per la sango de suĉinfanoj, venenadis akvojn, malbenadis la tutan homan genton kaj plenumadis plej malnoblajn krimojn. La ekscititan malamon ne kontentigus plej severaj punoj, kaj se ia timo kaptis la korojn, ĝi estis nur la timo, ĉu la turmentoj egalos la krimojn de tiuj malhumanaj kondamnitoj.
Dume la suno leviĝis alten kaj ĝiaj radioj, filtritaj tra la purpura velarium, plenigis la amfiteatron per sanga lumo. La sablo alprenis fajran koloron kaj en tiuj briloj, en la homaj vizaĝoj, same kiel en la malplena spaco de la areno, pleniĝonta post momento per homa sufero kaj besta furiozo, estis io timiga. Ŝajnis, ke en la aero ŝvebas teruro kaj morto. La amaso, ordinare gaja, sub la influo de la malamo obstinis en silento. La vizaĝoj havis malamikan esprimon.
Subite la prefekto donis la signon: tiam aperis la sama maljunulo, alivestita kiel Ĥarono, kiu vokis al morto la gladiatorojn, kaj trairinte per malrapidaj paŝoj la tutan arenon, en profunda silento li denove frapis trifoje la pordegon per la martelo.
En la tuta amfiteatro aŭdiĝis la murmuro:
— La kristanoj! la kristanoj!..
Ekgrincis la feraj kradoj: en la mallumaj malfermaĵoj eksonis la ordinaraj krioj de la mastigophori: „Sur la sablon!” kaj en unu momento la areno pleniĝis per aroj kvazaŭ da silvanoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj. Ĉiuj ili kuris iom rapide, febre, kaj alkurinte la mezon de la sablorondo, genuiĝis unu apud aliaj, kun manoj etenditaj supren. La popolo kredis, ke ĝi estas peto pri kompato, kaj furioza pro tia malkuraĝo, ĝi komencis piedfrapi, fajfi, ĵeti malplenajn ujojn de vino, ĉirkaŭmorditajn ostojn kaj muĝi: „Bestojn! bestojn!....” Sed subite okazis io neatendita. Jen el la mezo de la vila amaso eksonis kantantaj voĉoj kaj en la sana momento aŭdiĝis kanto, kiun Oni aŭdis unuafoje en roma cirko:
„Christus regnat!!....”
.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..
Tiam mirego ekregis la popolon. La kondamnitoj kantis kun okuloj levitaj al la velarium. Oni vidis vizaĝojn palajn, sed kvazaŭ inspiritajn. Ĉiuj komprenis, ke tiuj homoj ne