Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

petas kompaton kaj ke ili ŝajnas vidi nek la cirkon, nek la popolon, nek la senaton, nek la cezaron. Cbristus regnat! sonis ĉiam pli laŭte, kaj sur la benkoj, for, ĝis la supro, inter la vicoj de la rigardantoj tiu kaj iu demandis sin mem: kio okazas ĉi tie kaj kiu estas tiu Christus, kiu regas en la buŝoj de tiuj mortontoj? Sed dume oni malfermis alian kradon kaj sur la arenon enkuris kun sovaĝa impeto kaj bojado tutaj aroj da hundoj: flavharaj grandegaj molosoj el Peloponezo, striaj hundoj el Pireneoj kaj lupsimilaj hundegoj el Hibernio, intence malsatigitaj, kun kaviĝintaj flankoj kaj sangaj okuloj. Muĝado kaj hurlado plenigis la tutan amfiteatron. La kristanoj, fininte la kanton, genuis senmove, kvazaŭ ŝtoniĝintaj, ripetante nur per unu ĝema ĥoro: „Pro Christo! pro Christo!” La hundoj, flarinte homojn en la bestaj feloj kaj mirigitaj per ilia senmoveco, ne kuraĝis tuj ĵeti sin sur ilin. Kelkaj levadis sin sur la murojn de la loĝioj, kvazaŭ ili volus atingi la rigardantojn, aliaj kuris ronde, ekscite bojante, kvazaŭ ili persekutus iun nevideblan beston. La popolo koleriĝis. Ekkriegis miloj da voĉoj: kelkaj el la rigardantoj imitis la muĝadon de bestoj, aliaj bojis, kiel hundoj, aliaj instigis ilin en ĉiuj lingvoj. La amfiteatro ektremis de la kriegoj. La incititaj hundoj komencis jen ĵeti sin al la genuantoj, jen resalti ankoraŭ, ĝis fine unu el la molosoj enigis la dentegojn en la ŝultron de genuanta fronte virino kaj subtiris ŝin al si.

Tiam dekoj da ili ĵetis sin en la mezon, kvazaŭ tra elrompaĵo. La amaso ĉesis muĝi, por rigardi kun pli granda atento. Meze de hurlado kaj raŭkado oni aŭdis ankoraŭ plendajn voĉojn virajn kaj virinajn: Pro Christo! pro Christo! sed sur la areno formiĝis tremantaj plektaĵoj el hundaj kaj homaj korpoj. Sango fluis nun torente el disŝiritaj korpoj. La hundoj elŝiradis al si reciproke sangajn homajn membrojn. La. odoro de sango kaj de disŝiritaj internaĵoj sufokis la arabajn aromojn kaj plenigis la tutan cirkon. Fine restis nur tie kaj ie hurlantaj amasoj.

Vinicius, kiu en la momento, kiam la kristanoj enkuris, leviĝis kaj turniĝis, por konforme al sia promeso montri al la fosisto la lokon, kie inter la sklavoj de Petronius estis la alivestita apostolo, sidiĝis denove kaj sidis kun vizaĝo de mortinto, rigardante per vitrosimilaj okuloj la teruran spektaklon. Komence la timo, ke la fosisto povis erari kaj ke Ligia povas trovi sin inter la viktimoj, tute paralizis lin, sed kiam li ekaŭdis la voĉojn: Pro Christo! kiam li vidis la pereon