Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la kradoj, post kiuj estis la leonoj. La hundoj je ilia vido densiĝis en unu aron kontraŭflanke de la areno, kaj ili komencis elpaŝi unu post alia sur la arenon, potencaj, flavharaj, kun grandegaj vilaj kapoj. La cezaro mem turnis al ili sian enuigitan vizaĝon kaj almetis la smeraldon al la okulo, por rigardi pli bone. La aŭgustanoj salutis ilin per aplaŭdoj; la amaso kalkulis ilin per la fingroj, observante ĉe tio avide, kiel ilia vido impresas la genuantajn en la mezo kristanojn, kiuj denove komencis ripeti la nekompreneblajn por multaj, kaj ĉiujn incitantajn vortojn: pro Christo! pro Christo!

Sed la leonoj, kvankam malsategaj, ne rapidis al la viktimoj. La ruĝeta brilo sur la areno vundis iliajn okulojn, do ili palpebrumis, kvazaŭ blindigitaj; kelkaj streĉadis maldiligente siajn orflavajn, pezajn korpojn, aliaj malfermadis la faŭkojn, oscedis, kvazaŭ volante montri al la rigardantoj siajn terurajn dentegojn. Sed poste la odoro de sango kaj de la disŝiritaj korpoj, kiuj kuŝis amase sur la areno, komencis efiki je ili. Baldaŭ iliaj movoj iĝis maltrankvilaj, la kolharoj hirtiĝis, la nazoj raŭke sorbis la aeron. Unu alsaltis subite al la kadavro de virino kun mordŝirita vizago kaj, metinte la antaŭajn piedegojn sur la korpon, komencis leki per sia malglata lango la sangajn koagulaĵojn; alia leono proksimiĝis al kristano, tenanta en la brakoj infanon, ĉirkaŭkudritan per cervida felo.

La infano skuis sin de krio kaj ploro, ĉirkaŭbrakante konvulsie la kolon de la patro, dum tiu ĉi, dezirante longigi ĝian vivon almenaŭ por momento, penis dekroĉi ĝiu de la kolo kaj transdoni al tiuj, kiuj genuis malantaŭ li. Sed la krio kaj la movo incitis la leonon. Subite ĝi eligis mallongan, ŝiritan muĝon, dispremis la infanon per unu piedbato kaj kaptinte en la faŭkon la kranion de la patro, frakasis ĝin en unu momento.

Je tiu ĉi vido ĉiuj aliaj ĵetis sin sur la aron de la kristanoj. Kelkaj virinoj ne povis deteni ekkriojn de teruro, sed la popolo superbruis ilin per aplaŭdoj, kiuj tamen rapide silentiĝis, ĉar la scivolo venkis. Oni vidis tiam terurajn bildojn: kapojn tute malaperantajn en la abismoj de l’ faŭkoj, brustojn larĝe distranĉatajn per unu bato de l’ dentegoj, elŝiritajn korojn kaj pulmojn; oni aŭdis la krakadon de ostoj inter la dentoj. Kelkaj leonoj, kaptinte siajn viktimojn je la flankoj aŭ sakroj, rondkuris en frenezaj saltoj tra la areno, kvazaŭ serĉante kaŝitan lokon, kie ili povus formanĝi ilin; aliaj en reciproka batalo levis sin unu sur alian, ĉirkaŭprenante