sin reciproke per la piedegoj, kiel luktistoj, kaj plenigante la amfiteatron per tondro. Homoj leviĝadis de siaj lokoj. Aliaj, forlasante la vicojn, iris tra la interbenkoj pli malsupren, por vidi pli bone, kaj interpremis sin tie ĝis sufoko. Ŝajnis, ke la ekscititaj amasoj ĵetos sin fine sur la arenon mem kaj komencos disŝiri kun la leonoj. Iafoje oni aŭdis nehoman kriadon, iafoje aplaŭdojn, iafoje muĝadon, murmuradon, dentklakadon, hurladon de la molosoj, iafoje nur ĝemojn.
La cezaro, tenante la smeraldon ĉe la okulo, rigardis nun atente. La vizaĝo de Petronius alprenis la esprimon de malplaĉo kaj malestino. Chilon oni jam antaŭe elportis el la cirko.
Kaj el la cunicula oni elpuŝadis ĉiam novajn viktimojn.
De la plej alta vico de la amfiteatro rigardis ilin Petro la apostolo. Neniu lin observis, ĉar ĉiuj kapoj estis turnitaj al la areno, do li leviĝis kaj kiel iam en la vinberejo de Cornelius li benis je la morto kaj eterneco la forkaptotojn, tiel nun li benis per la signo de kruco tiujn, kiuj estis pereantaj de la bestaj dentegoj, li benis ilian sangon kaj ilian doloron kaj la mortajn korpojn, ŝanĝitajn en senformajn bulojn, kaj la animojn, flugantaj supren de la sanga sablo. Kelkaj levadis al li la okulojn kaj tiam lumiĝadis iliaj vizaĝoj kaj ili ridetis, Vidante for, super si, la signon de kruco. Lia koro ŝiris sin kaj li parolis: „Ho Sinjoro, fariĝu Via volo, ĉar je Via gloro, ateste al la vero, pereas tiuj miaj ŝafoj! Vi ordonis al mi ilin paŝti, do al Vi mi ilin transdonas, kaj Vi kalkulu ilin, Sinjoro, prenu ilin, cikatrigu iliajn vundojn, kvietigu ilian doloron kaj donu al ili pli da feliĉo, ol da turmentoj ili suferis ĉi tie.”
Kaj li krucosignis ilin, unu post alia, aron post aro, kun amo tiel granda, kvazaŭ ili estus liaj infanoj, kiujn li transdonas rekte en la manojn de Kristo. Subite la cezaro, ĉu pro sangebrieco, aŭ volante, ke la spektaklo superu ĉion, kion ĝis nun oni vidis en Romo, flustris kelkajn vortojn al la urboprefekto, kaj tiu ĉi, forlasinte la podion, direktis sin tuj al la cunicula. Kaj eĉ la popolo jam ekmiris, kiam ĝi ekvidis post momento denove la malfermiĝantajn kradojn. Oni ellasis nun ĉiaspecajn bestojn: tigrojn el apud Eŭfrato, numidajn Panterojn, ursojn, lupojn, hienojn kaj ŝakalojn. La tutan arenon kovris kvazaŭ moviĝanta ondo de feloj striitaj, flavaj, linkoloraj, malhelaj, brunaj kaj makulkoloraj. Iĝis ĥaoso, en kiu la okuloj povis jam nenion distingi, krom terura renversiĝado kaj interplektado de bestaj dorsoj. La spektaklo ĉesis simili realaĵon kaj ŝanĝis sin kvazaŭ en orgion de sango, kvazaŭ