en teruran sonĝon, kvazaŭ en monstran vizion de frenezulo. La mezuro tropleniĝis. Meze de muĝoj, hurloj kaj blekoj tie kaj ie sur la benkoj de la rigardantoj aŭdiĝis akraj, spasmaj ridoj de virinoj, kies fortoj fine elĉerpiĝis.
La homojn ekkaptis teruro. La vizaĝoj ombrokovriĝis. Multaj voĉoj komencis krii: „sufiĉe! sufiĉe!”
Sed la bestojn pli facile estis enlasi, ol elpeli. La cezaro trovis tamen rimedon, por purigi de ili la arenon, rimedon, ligitan kun nova distro por la popolo. En ĉiuj interbenkoj aperis taĉmentoj da nigraj numidoj, ornamitaj per plumoj kaj orelringoj, tenantaj pafarkojn en la manoj. La popolo divenis, kio sekvos, kaj akceptis ilin per ekkrio de kontenteco; la numidoj proksimiĝis al la rando kaj, metinte sagojn sur la tendenojn, komencis per la arkoj pafi la bestamason. Ĝi estis efektive nova spektaklo. La fleksemaj, nigraj korpoj klinadis sin malantaŭen, streĉante la elastajn pafarkojn kaj sendante sagon post sago. La knarado de la tendenoj kaj la fajfado de la plumfinitaj pafaĵoj miksis sin kun hurlado de la bestoj kaj mirekkrioj de la rigardantoj. Lupoj, ursoj, panteroj kaj homoj, kiuj restis ankoraŭ vivaj, faladis amase unu apud aliaj. Tie kaj ie leono, eksentinte sagon en la flanko, per rapida movo turnis la torditan pro furiozo faŭkon, por ekkapti kaj frakasi la tenilon. Aliaj ĝemis pro doloro. La malgrandaj bestoj, frapitaj de teruro, blinde kuris tra la areno aŭ batis la kradojn per la kapoj, kaj dume la sagoj fajfis kaj fajfis senĉese, ĝis ĉio, kio vivis, kuŝis en la tremoj de agonio.
Tiam la arenon enkuris centoj da cirkaj sklavoj, armitaj per fosiloj, ŝoveliloj, balailoj, puŝĉaroj, korboj por elporti la internaĵojn kaj sakoj kun sablo. Unuj fluis post aliaj kaj sur la tuta areno eksvarmis febra agado. Tuj oni purigis ĝin de la kadavroj, de sango kaj ekskrementoj, trarastis, ebenigis kaj surŝutis per dika tavolo da freŝa sablo. Poste enkuris amoretoj, disŝutante petalojn de rozoj, lilioj kaj plej diversaj floroj. Oni ekbruligis denove incensojn kaj forigis la velarium, ĉar la suno jam estis multe malaltiĝinta.
Kaj en la amaso la homoj rigardis sin reciproke kun miro, demandante unu alian, kia plua spektaklo atendas ilin ankoraŭ en tiu ĉi tago.
Efektive atendis ilin spektaklo, kiun neniu antaŭvidis. La cezaro, kiu antaŭ kelka tempo estis forlasinta la podion, nun aperis subite sur la florkovrita areno, vestita per purpura togo kaj ora laŭrokrono. Dekdu kantistoj kun citroj en la manoj sek-