Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vis post li; Nero, tenante arĝentan liuton, elpaŝis solene en la mezon kaj, riverencinte kelkfoje al la rigardantoj, levis la okulojn al la ĉielo kaj staris tiel ian tempon, kvazaŭ atendante inspiron.

Poste li ekbatis la kordojn kaj komencis kanti:


„Ho luma filo de Latono,
Estr. de Tenedo, Killo, Ĥrizo,
Kial la sanktan Ilionon,
Al via gard’ sin konfidintan,
Al aĥajana venĝ’ vi donis
Kaj lasis la altarojn sanktajn
Senrompe glor’ al vi flamantajn,
Makuli per trojana sango?
Treme vin vokis maljunuloj,
Forenpafanto Arĝentarka,
Plore petegis vin patrinoj,
Vokante el la fund' de l’ koro,
Ke ŝparu vi iliajn idojn;
Eĉ ŝtonon tuŝus tiuj veoj,
Sed vi, Sminte’, al kordoloro
Estis ol ŝtono malpli mola!!....”


La kanto ŝanĝadis sin iom post iom en plendan, dolorplenan elegion. En la cirko ekregis silento. Post momento la cezaro, mem kortuŝita, komencis kanti plu:


»Vi povis per liuta sono
Dispeli for la korlamenton,
Dum la okulon eĉ hodiaŭ
Larm’ kovras, kiel floron roso,
Pro tiu kanto malserena,
Kiu el cindroj renaskigas
La brulotagon de l’ pereo....
— Kaj vi permesis ĝin, Sminteo?!


Ĉe tio lia voĉo ektremis kaj malsekiĝis la pupiloj. Sur la okulharoj de la vestpastrinoj aperis larmoj, la popolo aŭskultis silente, antaŭ ol ĝi eksplodis per longe daŭranta uragano de aplaŭdoj.

Dume el ekstere, tra la vomitoria, malfermitaj por aerumi la cirkon, aŭdiĝadis knarado de veturiloj, sur kiujn oni metis