Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la sangajn restaĵojn de la kristanoj, viroj, virinoj kaj infanoj, por ilin porti al la teruraj kavoj, nomataj puticuli.

Kaj Petro la apostolo ĉirkaŭprenis per la manoj sian blankan kapon kaj vokis interne:

— Sinjoro! Sinjoro! al kiu Vi donis la regadon de la mondo? kaj kial Vi volas fondi Vian metropolon en tiu ĉi urbo?