Dume la suno malleviĝis okcidenten kaj ŝajnis solvi sin en
la vespera ĉielruĝo. La spektaklo estis finita. La amasoj komencis
forlasi la amfiteatron kaj fluegi en la urbon tra la
elirejoj, nomataj vomitoria. Nur la aŭgustanoj malrapidis,
atendante, ke la ondo trafluu. Tuta ilia aro, forlasinte siajn
lokojn, grupiĝis apud la podio, en kiu la cezaro aperis denove,
por aŭskulti laŭdojn. Kvankam la rigardantoj ne avaris al li
aplaŭdojn tuj post la fino de la kanto, por li tio ne estis sufiĉa,
ĉar li atendis entuziasmon, proksiman al frenezo. Vane
sonis nun laŭdaj himnoj, vane la vestpastrinoj kisis liajn
„diajn” manojn, kaj Rubria kliniĝis ĉe tio tiel, ke ŝia ruĝbruna
hararo tuŝis lian bruston. Nero ne estis kontenta kaj li ne
sciis tion ĉi kaŝi. Mirigis lin kaj kune maltrankviligis ankaŭ
tio, ke Petronius restas silenta. Ia vorto el lia buŝo, laŭda kaj
kune trafe gloranta la valorojn de la kanto, estus ĉi-momente
granda konsolo por Nero. Fine, ne povante elteni plu, li signis
al Petronius, kaj kiam tiu ĉi eniris la podion, li diris:
— Ekparolu....
Kaj Petronius respondis malvarme:
— Mi silentas, ĉar mi ne povas trovi vortojn. Vi superis vin mem.
— Tiel ankaŭ al mi ŝajnis, tamen tiu popolo?....
— Ĉu vi povas postuli de la hibridoj, ke ili komprenu poezion?
— Do ankaŭ vi rimarkis, ke oni ne dankis min tiel, kiel mi meritis?
— Ĉar vi elektis malbonan momenton.
— Kial?
— Tial, ke la cerboj, malsobraj de la sangodoro, ne povas aŭskuiu atente.
Nero kunpremis la pugnojn kaj respondis:
— Ha, tiuj kristanoj! Ili bruligis Romon, kaj nun ili ankaŭ min suferigas. Kiajn punojn pli mi elpensu por ili?
Petronius rimarkis, ke li iras malbonan vojon kaj ke la efiko de liaj vortoj estas kontraŭa al tiu, kiun li intencis atingi, tial, volante turni la atenton de la cezaro en alian direkton, li kliniĝis al li kaj flustris: