— Via kanto estas mirinda, sed mi faros al vi nur unu rimarkon: en la kvara verso de la tria strofo la metriko lasas ion por deziri.
Nero ekflamis de honto, kvazaŭ kaptita ĉe malglora faro, rigardis timigite kaj respondis same mallaŭte:
— Vi ĉion rimarkas!.... Mi scias!.... mi ĝin bonigos!
Sed neniu pli tion rimarkis? vere? Kaj vi, je la dioj, diru al neniu.... Se.... via vivo estas al vi kara....
Je tio Petronius kuntiris la brovojn kaj respondis kvazaŭ kun eksplodo de enuo kaj laceco:
— Vi povas, dia, kondamni min al morto, se mi vin ĝenas, sed ne teruru min per morto, ĉar la dioj plej bone scias, ĉu mi ĝin timas.
Dirinte ĉi tion, li komencis rigardi rekte en la okulojn de la cezaro, kaj tiu ĉi post momento respondis:
— Ne koleru.... Vi scias, ke mi vin amas....
— Malbona signo! — ekpensis Petronius.
— Mi intencis inviti vin ĉiujn hodiaŭ al festeno — parolis Nero — sed mi preferas resti sola kaj poluri tiun malbenitan verson de la tria strofo. Krom vi la eraron povis rimarki ankoraŭ Seneca, kaj eble ankaŭ Secundus Carinas, sed tuj mi liberiĝos de ili.
Dirinte ĉi tion, li alvokis Senecan kaj anoncis al li, ke li sendas lin kun Acratus kaj Secundus Carinas en Italujon kaj en ĉiujn provincojn, ordonante al ili havigi monon el urboj, el vilaĝoj, el famaj temploj, unuvorte el ĉie, kie oni nur povis ĝin trovi aŭ eligi. Sed Seneca, kiu komprenis, ke oni komisias al li la rolon de premisto, sakrilegiulo kaj rabisto, rekte rifuzis.
— Mi devas iri kamparon, sinjoro — li diris — kaj tie atendi la morton, ĉar mi estas maljuna kaj miaj nervoj bezonas ripozon.
La iberiaj nervoj de Seneca, pli fortaj ol tiuj de Chilo, ne estis eble malsanaj, ĝenerale li tamen fartis malbone, ĉar li aspektis kiel ombro, kaj lia kapo en la lasta tempo iĝis tute blanka.
Nero do, rigardante lin, ekpensis, ke eble efektive li nelonge atendos lian morton, kaj respondis:
— Mi ne volas lacigi vin per vojaĝo, se vi estas malsana, sed ĉar pro la amo, kiun mi sentas al vi, mi deziras havi vin proksime, tial, anstataŭ iri kamparon, vi fermos vin en via domo kaj ne forlasados ĝin.