Tiam maljuna Aquillius Regulus, granda kompetentulo en la aferoj, koncernantaj la amfiteatron, enpensiĝis momente kaj diris:
— Tiuj spektakloj, en kiuj partoprenas homoj sine armis et sine arte, daŭras preskaŭ same longe, sed malpli interesas.
— Mi ordonos donadi al ili armilojn — respondis Nero.
Sed la superstiĉa Vestinus vekiĝis subite el medito kaj demandis per mistera voĉo:
— Ĉu vi rimarkis, ke ili vidas ion, mortante? Ili rigardas supren kaj mortas kvazaŭ sen sufero. Mi estas certa, ke ili ion vidas...
Dirinte ĉi tion, li levis la okulojn al la malfermaĵo de la amfiteatro, super kiu la nokto komencis jam etendi sian stelbroditan velarium. La aliaj tamen respondis per rido kaj per ŝercaj supozoj, kion la kristanoj povas vidi en la momento de l’ morto. Dume la cezaro donis signon al sklavoj, tenantaj torĉojn, kaj forlasis la cirkon; post li iris la vestpastrinoj, la senatanoj, la oficistoj kaj la aŭgustanoj.
La nokto estis hela, varma. Antaŭ la cirko svarmis ankoraŭ amasoj, dezirantaj vidi la forveturon de la cezaro, sed iel malserenaj kaj silentaj. Tie kaj ie aŭdiĝis aplaŭdo kaj ĉesis. El la spoliarium knarantaj veturiloj forportadis senrompe la sangajn restaĵojn de la kristanoj.
Petronius kaj Vinicius iris sian vojon en silento. Nur proksime de la domo Petronius demandis:
— Ĉu vi pensis pri tio, kion mi diris al vi?
— Ĵes — respondis Vinicius.
— Ĉu vi kredas, ke nun ankaŭ por mi ĝi estas ĉefgrava afero? Mi devas ŝin liberigi spite al la cezaro kaj al Tigellinus. Ĝi estas kvazaŭ batalo, en kiu mi ekobstinis venki, ĝi estas kvazaŭ ludo, en kiu mi volas gajni, eĉ por la prezo de la propra kapo... La hodiaŭa tago plikonfirmis min ankoraŭ en tiu ĉi entrepreno.
— Kristo vin rekompencu.
— Vi vidos.
Tiel interparolante, ili ekstaris antaŭ la pordo de la domo kaj eliris el la portilo. En ĉi tiu momento iu malhela figuro proksimiĝis al ili kaj demandis:
— Ĉu estas ĉi tie la nobla Vinicius?
— Jes — respondis la tribuno — kion vi volas?
— Mi estas Nazarius, la filo de Miriam: mi venas el la malliberejo kaj alportas al vi novaĵon pri Ligia.