Vinicius apogis la manon sur lia ŝultro kaj ĉe la lumo de torĉo komencis rigardi en liajn okulojn, ne povante eldiri eĉ vorton, sed Nazarius divenis la demandon, morthaltintan sur liaj lipoj, kaj diris:
— Ŝi vivas ĝis nun. Ursus sendas min al vi, sinjoro, por diri al vi, ke en febro ŝi preĝas kaj ripetas vian nomon.
Kaj Vinicius respondis:
— Gloro estu al Kristo, kiu povas ŝin redoni al mi.
Poste, kunpreninte Nazariuson, li kondukis lin en la bibliotekon. Post momento tamen venis ankaŭ Petronius, por aŭdi ilian interparolon.
— La malsano savis ŝin de la malhonoro, ĉar la turmentistoj timas — parolis la juna knabo. — Ursus kaj Glaucus la kuracisto gardas ŝin tage kaj nokte.
— Ĉu restis la samaj gardistoj?
— Jes, sinjoro, kaj ŝi estas en ilia ĉambreto. La malliberuloj, kiuj estis en la malsupra tenejo, ĉiuj mortis pro febro aŭ sufokiĝis en la malbonaero.
— Kiu vi estas? — demandis Petronius.
— La nobla Vinicius min konas. Mi estas filo de la vidvino, ĉe kiu Ligia loĝis.
— Kaj vi estas kristano?
La knabo demande rigardis Viniciuson, sed vidante, ke tiu ĉi preĝas ĉi-momente, levis la kapon kaj diris:
— Jes.
— Kiamaniere vi povas libere eniradi la malliberejon?
— Mi dungiĝis por elportado de la mortintoj, sinjoro, kaj mi faris ĝin speciale, por donadi helpon al miaj fratoj kaj alportadi al ili novaĵojn el la urbo.
Petronius komencis rigardi pli atente la belegan vizaĝon de la junulo, liajn bluajn okulojn kaj nigrajn, abundajn harojn, poste li demandis:
— El kiu lando vi estas, knabo?
— Mi estas galileano, sinjoro.
— Ĉu vi volus, ke Ligia estu libera?
La knabo levis la okulojn supren:
— Se eĉ mi mem devus poste morti.
Vinicius ĉesis subite preĝi kaj diris:
— Diru al la gardistoj, ke ili metu ŝin en ĉerkon, kiel mortintan. Vi mem elserĉu helpantojn, kiuj nokte elportos ŝin kune kun vi. Proksime de la Malbonodoraj kavoj vi trovos homojn, atendantajn kun portilo, al kiuj vi transdonos la