— En la hodiaŭa nokto mortis ĉirkaŭ dudek homoj, kaj ĝis la vespero mortos ankoraŭ dekkelkaj — respondis la knabo.
— Ni devas iri kun la tuta aro, sed ni malrapidos, por resti malantaŭe. Ĉe la unua vojturniĝo mia kamarado intence eklamos. Tiamaniere ni restos longe post la aliaj. Vi atendu nin apud la malgranda templeto de Libitino. Dio nur donu nokton plej malluman.
— Dio donos — diris Niger. — Hieraŭ la vespero estis luma kaj poste subite eksplodis fulmotondro. Hodiaŭ la ĉielo denove estas klara, sed la aero — sufoka de la mateno. Ĉiunokte okazados nun pluvoj kaj fulmotondroj.
— Ĉu vi iras sen lumoj? — demandis Vinicius.
— Nur fronte oni portas torĉojn. Vi estu, por ĉia okazo, apud la templo de Libitino tuj, kiam nur krepuskiĝos, kvankam ni elportas ordinare la kadavrojn nur ĉirkaŭ la noktomezo.
Ili eksilentis; oni aŭdis nur rapidan spiradon de Vinicius.
Petronius turnis sin al li.
— Mi diris hieraŭ, ke plej bone estus, se ni ambaŭ restus hejme. Nun mi tamen vidas, ke mi mem ne povus elteni ĉi tie.... Cetere, se ĝi estus forkuro, oni devus entrepreni pli da gardemo, sed ĉar oni elportos ŝin kiel mortintan, ŝajnas al mi, ke en nenies kapon venos eĉ plej eta suspekto.
— Jes! jes! — respondis Vinicius — mi devas esti tie. Mi mem eligos ŝin el la ĉerko....
— Kiam ŝi troviĝos en mia domo apud Korioloj, mi respondos por ŝi — diris Niger.
Per tio finiĝis la interparolo. Niger iris en la gastejon, al siaj homoj. Nazarius, preninte sub la tunikon sakon kun oro, revenis la malliberejon. Por Vinicius komenciĝis tago, plena de maltrankvilo, ekscito, timo kaj atendado.
— La afero devus sukcesi, ĉar ĝi estas bone planita — parolis al li Petronius. — Pli bone ĉion pripensi ne estis eble. Vi devas ŝajnigi vin afliktita kaj vesti vin per malhela togo. La cirkludojn tamen ne forlasadu. Oni vin vidu.... Ĉio estas tiel pripensita, ke ĝi ne povas malsukcesi. Sed vere! Vi ja plene fidas al via farmisto, ĉu ne?
— Li estas kristano — respondis Vinicius.
Petronius rigardis lin kun miro, poste li komencis movi la ŝultrojn kaj paroli kvazaŭ al si mem:
— Je Polukso! Kiel ĝi tamen disvastiĝas! Kaj kiel ĝi kroĉas sin al la homaj animoj!.... Sub tia premo la homoj tuj malkonfesus ĉiujn diojn romajn, grekajn kaj egiptajn. Strange