Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tamen!.... Je Polukso!.... Se mi kredus, ke io en la mondo dependas ankoraŭ de niaj dioj, mi promesus nun al ĉiu po ses blankaj virbovoj, kaj al la kapitola Jovo dekdu.... Sed vi ankaŭ ne avaru promesojn al via Kristo....

— Mi donis al Li mian animon — respondis Vinicius.

Kaj ili disiris. Petronius revenis en la cubiculum. Vinicius dume iris rigardi de malproksime la malliberejon, kaj de tie direktis la paŝojn al la deklivo de la Vatikana montaĵo, ĝis la kabano de la fosisto, kie li ricevis la bapton el la manoj de Petro. Ŝajnis al li, ke en tiu kabano Kristo pli certe lin elaŭskultos, ol en iu ajn alia loko, do retrovinte ĝin, li streĉis ĉiujn fortojn de sia dolorlaca animo en preĝo pri kompato kaj profundiĝis en ĝi tiel, ke li forgesis, kie li estas kaj kio kun li okazas.

Jam posttagmeze rekonsciigis lin la sono de trumpetoj, aŭdiĝanta flanke de la cirko de Nero. Li eliris tiam el la kabano kaj komencis rigardi ĉirkaŭen per okuloj, kvazaŭ ĵus vekiĝintaj el dormo. Ekstere estis varmego kaj silento, kiun interrompadis nur iafoje la bronzosono de la trumpetoj kaj senĉese — la senlaca sibletado de cikadoj. La aero iĝis sufoka; la ĉielo super la urbo estis ankoraŭ blua, sed en la direkto de la Sabena montaro amasiĝadis malalte, ĉe la rando de la horizonto, malhelaj nuboj.

Vinicius revenis hejmen. En la atrium atendis lin jam Petronius.

— Mi estis sur Palatino — li diris — Mi vidigis min tie intence kaj mi eksidis eĉ por kubludi. Ĉe Anicius okazos ĉivespere festeno; mi anoncis, ke ni venos, sed nur post la noktomezo, ĉar antaŭe mi devas fortiĝi per dormo. Efektive, mi ĉeestos, kaj bone estus, se vi ankaŭ ĉeestus.

— Ĉu ne venis iaj novaĵoj de Niger, aŭ de Nazarius? — demandis Vinicius.

— Ne. Ni vidos ilin nur noktomeze. Ĉu vi rimarkis, ke pretiĝas fulmotondro?

— Ĵes.

— Morgaŭ devas okazi spektaklo kun krucumitaj kristanoj, eble tamen pluvo malhelpos.

Dirinte ĉi tion, li proksimiĝis kaj, tuŝinte la ŝultron de Vinicius diris:

— Ŝin tamen vi ne vidos sur kruco, sed en Korioloj. Je Kastoro! mi ne fordonus la momenton, en kiu ni ŝin liberigos, Por ĉiuj gemoj de Romo. La vespero jam estas proksima.