Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Efektive la vespero proksimiĝadis, kaj la mallumo komencis vuali la urbon pli frue, ol ordinare, kaŭze de la nuboj, kiuj kovris la tutan horizonton. Je la vesperiĝo falis abunda pluvo, kiu, vaporante sur la ŝtonoj, brulantaj de la tuttaga varmego, plenigis per nebulo la stratojn de la urbo. Poste alterne jen iĝadis kviete, jen denove pasadis mallongaj pluvoj.

— Ni rapidu — diris fine Vinicius — pro la fulmotondro povas okazi, ke oni pli frue elportos la korpojn el la malliberejo.

— Ni jam iru — respondis Petronius.

Kaj surmetinte gallajn mantelojn kun kapuĉoj, ili eliris tra ĝardena pordeto sur la straton. Petronius armis sin krome per mallonga roma ponardo, nomata sica, kiun li ĉiam kunprenadis en noktaj ekskursoj.

La stratoj pro la fulmotondro estis senhomaj. De tempo al tempo fulmo disŝiris la nubojn, lumigante per akra brilo freŝajn murojn de novkonstruitaj aŭ nur konstruataj domoj kaj malsekajn ŝtonojn, per kiuj estis pavimitaj la stratoj. Ĉe tia lumo ili ekvidis fine, post sufiĉe longa vojo, termonteton, sur kiu staris malgranda templo de Libitino, kaj apud la monteto grupon, konsistantan el muloj kaj ĉevaloj.

— Niger! — vokis Vinicius mallaŭte.

— Mi estas, sinjoro! — aŭdiĝis voĉo en la pluvo.

— Ĉio estas preta? — Ĵes, mia kara. Tuj kiam mallumiĝis, ni estis ĉi-loke. Sed rifuĝu sub la remparon, aŭ vi trae malsekiĝos. Kia fulmotondro! Mi supozas, ke hajlos.

La timo de Niger montriĝis prava, ĉir baldaŭ venis hajlo, komence eta, poste ĉiam pli dika kaj densa. La aero tuj malvarmiĝis.

Kaj ili, starante sub la remparo, ŝirmitaj kontraŭ la vento kaj glaciaj ĵetaĵoj, interparolis per mallaŭtaj voĉoj.

— Se eĉ iu nin ekvidus — parolis Niger — venos al li nenia suspekto, ĉar ni aspektas kiel homoj, kiuj volas traatendi la fulmotondron. Sed mi timas, ke oni ne prokrastu la elportadon de la kadavroj ĝis morgaŭ.

— La hajlo ne daŭros longe — diris Petronius. — Ni devas atendi, eĉ ĝis la tagiĝo.

Ili atendis efektive, aŭskultante, ĉu ne atingos ilin eĥo de la portantaro. La hajlo pasis, vere, sed tuj poste komencis muĝi pluvego. Iafoje ekblovadis vento kaj portis de la Malbonodoraj kavoj teruran odoron de la putrantaj korpoj, kiujn