Tritaga pluvo, fenomeno escepta en Romo dum somero, kaj
hajlo, falanta kontraŭ la natura ordo ne nur tage kaj vespere,
sed ankaŭ nokte, interrompis la cirkludojn. La popolon
ekkaptis timo. Oni antaŭdiradis malbonan vinberrikolton, kaj
kiam unu posttagmezon tondro fandis sur Kapitolo bronzan
statuon de Cereso, oni ordonis oferdonojn en la templo de Jovo
la Savanto. La pastroj de Cereso disvastigis la famon, ke la
kolero de la dioj turnis sin kontraŭ la urbon pro tro malrapida
punado de la kristanoj, la amasoj komencis do insisti,
ke senkonsidere je la vetero oni rapidigu la daŭrigadon de
la cirkludoj, kaj ĝojo ekregis la tutan Romon, kiam oni anoncis
fine, ke post tritaga interrompo la ludus rekomenciĝos.
Dume revenis ankaŭ la belvetero. La amfiteatro pleniĝis per hommiloj de la tagiĝo ĝis la nokto kaj la cezaro venis same frue kun la vestpastrinoj kaj la kortego. La spektaklo devis komenciĝi per interbatalo de la kristanoj, kiujn oni tiucele alivestis kiel gladiatorojn kaj donis al ili ĉiujn armilojn, kiujn uzadis profesiaj luktistoj por ataka kaj defenda batalo. Nun tamen la esperoj montriĝis trompaj. La kristanoj ĵetis sur la sablon la retojn, forkegojn, lancojn kaj glavojn, anstataŭe ili komencis ĉirkaŭbraki unu alian kaj kuraĝigadi sin reciproke al persisto kontraŭ la torturoj kaj morto. Tiam profunda ofendo kaj indigno ekregis la korojn de la amasoj. Unuj riproĉis al ili malkuraĝon kaj timemon, aliaj asertis, ke ili ne volas batali spite al la popolo, pro malamo al ĝi kaj tial, por ĝin senigi de la ĝojo, kiun kaŭzas ĉiam la vido de braveco. Fine laŭ la ordono de la cezaro oni ellasis kontraŭ ilin verajn gladiatorojn, kiuj elbuĉis la genuantajn kaj sendefendajn kristanojn en unu momento.
Sed post la forigo de la kadavroj la spektaklo ĉesis esti batalo kaj ŝanĝis sin en vicon da mitologiaj scenoj, projektitaj de la cezaro mem. Oni do vidis Herkulon, brulantan en fajro sur la monto Eto. Vinicius ektremis pro la penso, ke la rolon de Herkulo oni destinis eble al Ursus, sed videble ne venis ankoraŭ vico por la fidela servanto de Ligia, ĉar sur la ŝtiparo forbrulis iu alia kristano, tute nekonata al Vinicius. Tamen