Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/186

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en la sekvinta sceno Chilo, kiun la cezaro ne volis forpermemesi el la cirko, ekvidis konatajn al si homojn. Oni scenigis la morton de Dedalo [1] kaj Ikaro. La rolon de Dedalo prezentis Euricius, la sama maljunulo, kiu iam donis al Chilo la signon de fiŝo; Ikaron prezentis lia filo, Quartus. Oni levis ilin ambaŭ supren per speciala aparato kaj poste oni faligis ilin subite de grandega alteco, ĉe kio la juna Quartus falis tiel proksime al la cezara podio, ke li surŝprucigis per sango ne nur la eksterajn ornamaĵojn, sed ankaŭ la purpurtegitan apogilon. Chilo ne vidis la falon, ĉar li fermis la okulojn, li aŭdis nur la obtuzan frapon de la korpo, kaj kiam post momento li ekvidis sangon tuj apud si, li preskaŭ svenis duafoje. Sed la scenoj ŝanĝiĝadis rapide. Malgloraj suferoj de virgulinoj, antaŭ la morto malvirgigataj de gladiatoroj, alivestitaj kiel bestoj, ĝojigis la korojn de la amaso. Oni vidis pastrinojn de Cibelo kaj Cereso, oni vidis Danaidojn, oni vidis Dirceon kaj Pasifaon, oni vidis fine neaĝajn knabinetojn, disŝiratajn de sovaĝaj ĉevaloj. La popolo aplaŭdis ĉiam novajn elpensojn de la cezaro, kiu, fiera pro ili kaj feliĉa pro la aplaŭdoj, ne forigis nun eĉ por unu momento la smeraldon de la okulo, rigardante la blankajn korpojn, disŝiratajn per fero, kaj la konvulsiajn tremojn de la viktimoj. Oni tamen prezentis ankaŭ scenojn el la historio de la urbo. Post la virgulinoj oni vidis Muciuson Scaevolan, kies mano, fiksita al tripiedo kun fajro, plenigis la amfiteatron per la odoro de brulanta karno, sed kiu, kiel la vera Scaevola, staris sen ĝemo, kun okuloj levitaj supren kaj kun preĝa flustro sur la nigriĝintaj lipoj. Kiam oni lin finmortigis kaj fortrenis la korpon en la spoliarium, sekvis la ordinara tagmeza interrompo de la spektaklo. La cezaro kun la vestpastrinoj kaj aŭgustanoj forlasis la teatron kaj direktis sin en speciale starigitan grandegan skarlatan tendon, kie oni preparis por li kaj por la gastoj luksan prandium. La amasoj plejparte sekvis lian ekzemplon kaj, fluante eksteron, dismetis sin en pentrindaj grupoj apud la tendo, por ripozigi la membrojn, lacajn pro la longa sidado, kaj konsumi manĝaĵojn, kiujn sklavoj abunde disportadis laŭ la cezara favoro, Nur la plej scivolaj, forlasinte siajn lokojn, venis malsupren sur la arenon kaj, tuŝante per la fingroj la sablon, glueman de l’ sango, diskutis kiel

spertuloj kaj cirkamantoj pri tio, kio jam okazis kaj kio estis

  1. Dedalo, kiu laŭ aliaj mitoj sukcesis flugi de Kreto Sicilion, en la romaj amfiteatroj pereadis same kiel Ikaro.