Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/187

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ankoraŭ okazonta. Baldaŭ tamen foriris ankaŭ la diskutantoj, por ne malfruiĝi al la festeno; restis nur kelkaj homoj, kiujn retenis ne scivolo, sed kompato por la estontaj viktimoj.

Tiuj ĉi kaŝis sin en la interbenkoj aŭ en la malpli altaj vicoj, kaj dume oni ebenigis la arenon kaj komencis tosi en ĝi kavojn, unu apud alia, vice, tra la tuta areno, de rando al rando, tiel, ke ilia lasta vico troviĝis dekkelkajn paŝojn de la cezara podio. El ekster la cirko aŭdiĝadis bruo de la popolo, ekkrioj kaj aplaŭdoj, kaj ĉi tie kun febra rapideco oni faris preparojn al iaj novaj turmentoj. Subite malfermiĝis la cunicula kaj el ĉiuj malfermaĵoj, kondukantaj sur la arenon, oni komencis elpeli arojn da kristanoj, nudaj kaj portantaj krucojn sur la ŝultroj. Eksvarmis de ili la tuta amfiteatro. Kuris maljunuloj, klinitaj sub la pezo de la traboj, apud ili fortaĝaj viroj, virinoj kun disligitaj haroj, sub kiuj ili penis kaŝi sian nudecon, nematuraj knabetoj kaj tute malgrandaj infanoj. La krucoj estis pliparte, kiel ankaŭ la viktimoj, ornamitaj per floroj. La cirka servistaro, vipante la malfeliĉulojn per batiloj, devigis ilin meti la krucojn apud la pretaj kavoj kaj mem viciĝi apude. Tiel devis perei tiuj, kiujn pro manko de tempo oni ne elpuŝis sur la arenon viktime al la hundoj kaj sovaĝaj bestoj. Nun kaptis ilin nigraj sklavoj kaj, metante la viktimojn dorse sur la trabojn, komencis alnajli iliajn manojn al la krucbrakoj fervore kaj rapide, por ke la popolo, reveninte post la interrompo, trovu jam ĉiujn krucojn starigitajn. En la tuta amfiteatro aŭdiĝis nun la frapbruo de marteloj, kies eĥoj rebatis sin de la pli altaj vicoj, atingis eĉ la placon, ĉirkaŭantan la amfiteatron, kaj venis eĉ sub la tendon, en kiu la cezaro gastigis la vestpatrinojn kaj la korteganojn. Tie oni trinkis vinon, ŝercis pro Chilo kaj flustris strangajn vortojn en la orelojn de la pastrinoj de Vesto; sur la areno dume svarmis laboro, najloj profundiĝadis en la manojn kaj piedojn de la kristanoj, grincis la rosiloj, ebenigantaj per tero la kavojn, en kiujn oni metis la krucojn.

Sed inter la viktimoj, por kiuj nur post momento devis veni la vico, estis Crispus. La leonoj ne havis tempon lin disŝiri, do oni destinis al li krucon, kaj li, ĉiam preta al morto, ĝojis, pensante, ke venas lia horo. Li aspektis hodiaŭ alie, ĉar lia seka korpo estis tute nudigita, nur hedera zonaĵo kovris liajn koksojn, kaj sur la kapo li havis kronon el rozoj. Sed en liaj okuloj brilis ĉiam la sama, nevenkebla energio kaj la sama vizaĝo, severa kaj fanatika, rigardis el sub la kronaĵo. Ne