ŝanĝiĝis ankaŭ lia koro, ĉar kiel iam en la cuniculum li minacis dian koleron al la kunfratoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj, same ankaŭ hodiaŭ li admonis ilin severe, anstataŭ konsoli.
— Danku al la Savinto — li parolis — ke Li permesas al vi morti en la sama maniero, kiel Li mem mortis. Eble parto de viaj kulpoj estos al vi pardonita pro tio, tremu tamen, ĉar la justeco devas esti plenumita kaj egalan rekompencon ne povas ricevi malvirtuloj kaj virtuloj.
Kaj liajn vortojn akompanis la resono de la marteloj, per kiuj oni alnajladis la manojn kaj piedojn de la viktimoj. Ĉiam pli da krucoj staris sur la areno, kaj li, turninte sin al la aro de tiuj, kiuj staris ankoraŭ, ĉiu ĉe sia lignaĵo, parolis plu:
— Mi vidas malfermitan ĉielon, sed mi vidas ankaŭ abismon malfermitan.... Mi mem ne scias, kiel mi respondos por mia vivo antaŭ la Sinjoro, kvankam mi kredis kaj malamis malbonon, kaj ne morton mi timas, sed leviĝon el mortintoj, ne torturon, sed juĝon, ĉar venas la tago de l’ kolero....
Tiam subite el inter la pli proksimaj benkoj aŭdiĝis iu voĉo trankvila kaj solena:
— Ne la tago de l’kolero, sed la tago de l’ kompato, la tago de l’savo kaj feliĉo, ĉar mi diras al vi, ke Kristo akceptos vin ĉiujn, konsolos kaj sidigos ĉe sia dekstra flanko. Fidu, ĉar jen la ĉielo malfermiĝas antaŭ vi.
Je tiuj ĉi vortoj ĉiuj okuloj turnis sin al la benkoj; eĉ tiuj, kiuj jam pendis sur la krucoj, levis la palajn, martirajn kapojn kaj komencis rigardi al la parolanto.
Kaj ĉi tiu proksimiĝis al la barilo, ĉirkaŭanta la arenon, kaj komencis krucosigni ilin.
Crispus etendis al li la brakon, kvazaŭ volante lin admoni, sed, ekvidinte lian vizaĝon, li mallevis la manon, poste liaj genuoj fleksiĝis kaj la buŝo elflustris:
— Paŭlo la apostolo!
Je grandega miro de la cirka servistaro genuiĝis ĉiuj, kiujn oni ĝis nun ne alnajlis, kaj Paŭlo el Tarso turnis sin al Crispus, dirante:
— Crispus, ne minacu al ili, ĉar jam hodiaŭ ili estos kun vi en la paradizo. Vi kredas, ke ili povas esti kondamnitaj? Sed kiu ilin kondamnos? Ĉu tion faros Dio, kiu oferis pro ili sian Filon? Ĉu Kristo, kiu mortis pro ilia savo, kiel ili mortas pro Lia nomo? Kaj kiel povas kondamni Tiu, kiu amas? Kiu kulpigos la elektitojn de Dio? Kiu diros pri tiu ĉi sango: Malbenita?