Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/189

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Sinjoro, mi malamis malbonon — respondis la maljuna pastro.

— Kristo ordonis ami la homojn pli multe, ol malami malbonon, ĉar la fundamento de Lia instruo estas amo, ne malamo....

— Mi pekis en la horo de la morto — respondis Crispus.

Kaj li komencis bati sian bruston.

Subite administranto de la benkoj proksimiĝis al la apostolo kaj demandis:

— Kiu estas vi, kiu parolas al la kondamnitoj?

— Roma civitano — respondis trankvile Paŭlo.

Poste, turninte sin al Crispus, li diris:

— Fidu, ĉar difavora estas ĉi tiu tago, kaj mortu en paco, servanto de Dio.

Du negroj proksimiĝis en ĉi tiu momento al Crispus, por meti lin sur la trabojn, sed li rigardis ankoraŭ fojon ĉirkaŭen kaj vokis:

— Fratoj miaj, preĝu pro mi!

Kaj lia vizaĝo perdis la kutiman severecon, la ŝtonaj trajtoj alprenis la esprimon de trankvilo kaj dolĉeco. Li mem etendis la manojn laŭlonge de la krucbrakoj, por faciligi la laboron, kaj, rigardante rekten en la ĉielon, komencis preĝi fervore. Li ŝajnis nenion senti, ĉar kiam la najloj enprofundiĝadis en liajn manojn, plej eta tremo ne ekskuis lian korpon, nek aperis sur liu vizaĝo ia dolorgrimaco: li preĝis, dum oni alnajlis liajn piedojn, li preĝis, dum oni levis la krucon kaj Piedpremis la teron ĉirkaŭe. Nur, kiam la amasoj kun rido kaj ekkrioj komencis plenigi la amfiteatron, la brovoj de la maljunulo iom kuntiriĝis, kvazaŭ li kolerus, ke la idolana Popolo konfuzas al li la trankvilon kaj pacon de la dolĉa morto.

Sed jam antaŭe oni levis ĉiujn krucojn tiel, ke sur la areno elkreskis kvazaŭ arbaro kun homoj, pendantaj sur la arboj. Sur la brakojn de la krucoj kaj sur la kapojn de la martiroj faladis la brilo de la suno, kaj sur la arenon — densaj ombroj, formantaj kvazaŭ nigran, implikitan kradon, meze de kiu trabriladis flava sablo. Ĝi estis spektaklo, en kiu la tuta plezuro de la popolo konsistis en observado de la malrapida agonio. Sed neniam ĝis nun oni Vidis tian densaĵon da krucoj. La areno estis tiel ŝtopita per ili, ke la cirka servistaro apenaŭ povis trapuŝi sin inter la krucoj. Ĉe la rando pendis plejparte Virinoj, sed Crispuson, kiel ĉefulon, oni starigis preskaŭ tuj