antaŭ la cezara podio, sur grandega kruco, ĉirkaŭplektita de malsupre per lonicero. Neniu el la viktimoj mortis ankoraŭ, sed kelkaj el tiuj, kiujn oni alnajlis unue, svenis. Neniu ĝemis kaj neniu vokis kompaton. Kelkaj pendis kun kapoj klinitaj sur la ŝultrojn aŭ mallevitaj sur la brustojn, kvazaŭ lulitaj al dormo; aliaj kvazaŭ en medito, aliaj, rigardante ankoraŭ la ĉielon, movis mallaŭte la lipojn. En tiu terura arbaro de l’ krucoj, en tiuj etenditaj korpoj, en la silento de la viktimoj estis tamen io terura. La popolo, kiu, sata post la festeno kaj ĝoja, eniradis la cirkon kun ekkrioj, eksilentis, ne sciante, sur kiu korpo fiksi la okulojn kaj kion pensi. La nudeco de la streĉitaj virinaj figuroj ĉesis eksciti ĝian voluptemon. Oni ne faris eĉ la kutimajn vetojn pri tio, kiu mortos pli baldaŭ, kiujn oni faradis ordinare, se sur la areno aperadis malpli granda nombro da kondamnitoj. Ŝajnis, ke la cezaro ankaŭ enuas, ĉar, turninte la kapon flanken, li bonigadis sur si kolĉenon per maldiligenta gesto, kun vizaĝo apatia kaj dormema.
Subite la pendanta kontraŭe Crispus, kiu antaŭ momento havis okulojn fermitajn, kiel homo sveninta aŭ agonianta, malfermis ilin kaj komencis rigardi la cezaron.
Lia vizaĝo alprenis denove esprimon tiel senindulgan kaj la rigardo ekflamis per tia fajro, ke la aŭgustanoj komencis flustri inter si, montrante lin per la fingroj, kaj fine la cezaro mem turnis al li la atenton kaj pezmove levis la smeraldon al la okulo.
Sekvis kompleta silento. La okuloj de la rigardantoj estis fiksitaj sur Crispus, kiu penis movi la dekstran manon, kvazaŭ li volus deŝiri ĝin de la trabo.
Post momento lia brusto ekŝvelis, la ripoj kurbiĝis eksteren kaj li komencis voki:
— Patrinmurdinto! — ve al vi!!
La aŭgustanoj, ekaŭdinte la senpardonan insulton, elcelitan al la sinjoro de la mondo antaŭ milhomaj amasoj, ne kuraĝis spiri. Chilo rigidiĝis. La cezaro ektremis kaj ellasis la smeraldon el la fingroj.
La popolo ankaŭ retenis la spiron en la brusto. La voĉo de Crispus sonis ĉiam pli potence en la tuta amfiteatro:
— Ve al vi, kiu murdis la edzinon kaj fraton, ve al vi, Antikristo! Abismo malfermiĝas antaŭ vi, morto etendas al vi siajn manojn kaj tombo vin atendas. Ve al vi, viva kadavro, ĉar vi mortos en teruro kaj estos kondamnita por eterne!!!