Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj ne povante deŝiri la alnajlitan manon de la ligno, terure streĉita, timiga, dum la vivo ankoraŭ simila al skeleto, senpardona kiel la destino, li skuis la blankan barbon super la podio de Nero, disŝutante kune per la movoj de la apo rozajn petalojn el la plektaĵo, metita sur lian kranion.

— Ve al vi, murdisto! tropleniĝis via mezuro kaj proksimiĝas via horo!!!

Ĉe tio li faris lastan fortostreĉon: ŝajnis dum momento, e li deŝiros la manon de la kruco kaj etendos ĝin minace SuUDer la cezaro, sed subite liaj malgrasaj brakoj longiĝis ankoraŭ pli, la korpo malstreĉiĝis malsupren, la kapo falis sur la bruston, kaj li mortis.

En la kruca arbaro la pli malfortaj komencis jam ankaŭ endormiĝadi por eterne.