— Sinjoro — parolis Chilo — nun la maro estas kiel
olivoleo kaj la ondoj ŝajnas dormi... Ni iru Aĥajon. Tie
vin atendas la famo de Apolono, tie vin atendas laŭrokronoj,
triumfoj, tie la homoj adoros vin kiel dion kaj la dioj vin
akceptos kiel sian egalulon, dum ĉi tie....
Kaj li interrompis, ĉar lia malsupra lipo komencis tremi tiel forte, ke la vortoj ŝanĝiĝis en nekompreneblajn sonojn. — Ni iros, kiam la cirkludoj estos finitaj — respondis Nero. — Mi scias, ke eĉ nun kelkaj nomas la kristanojn innoxia corpora. Se mi forveturus, komencus ĝin ripeti ĉiuj. Kial vi timas, putra fungo?
Dirinte ĉi tion, li sulkigis la frunton, sed komencis rigardi Chilon per demandaj okuloj, kvazaŭ atendante de li klarigon, ĉar li mem ŝajnigis nur trankvilon. Dum la lasta spektaklo li mem ektimis la vortojn de Crispus kaj, reveninte hejmen, ne povis endormiĝi pro furiozo kaj honto, sed kune pro timo. Subite la superstiĉa Vestinus, kiu aŭskultis silente ilian interparolon, rigardis ĉirkaŭen kaj diris per mistera voĉo:
— Aŭskultu, sinjoro, la vortojn de ĉi tiu maljunulo.... en tiuj kristanoj estas io stranga.... Ilia dio donas al ili facilan morton, sed li povas esti venĝema....
Je tio ĉi Nero diris rapide:
— Ne mi aranĝas la cirkludojn, sed Tigellinus.
— Jes! mi! — respondis Tigellinus, kiun atingis la respondo de la cezaro. — Mi ilin aranĝas, kaj mi mokas ĉiujn kristanajn diojn. Vestinus, ho sinjoro, estas veziko, plenblovita per superstiĉoj, kaj ĉi tiu brava greko estus preta morti pro timo je la vido de kokino, hirtiĝinta por defendi siajn idojn.
— Bone — diris Nero — sed de nun ordonu fortranĉadi al la kristanoj la langojn, aŭ ŝtopadi iliajn buŝojn.
— Ŝtopos ilin fajro, ho dia.
— Ve al mi! — ekĝemis Chilo.
Sed la cezaro, kiun kuraĝigis la maltima certeco de Tigellinus, komencis ridi kaj diris, montrante la maljunan grekon: