— Rigardu, kiel aspektas ido de Aĥilo!
Efektive Chilo aspektis terure. La lastaj haroj sur lia kranio tute blankiĝis, en la vizaĝo ŝtoniĝis la esprimo de ia terura maltrankvilo, timo kaj premiteco. Iafoje li ŝajnis ankaŭ kvazaŭ konsternita kaj duone konscia. Ofte li ne respondadis al demandoj, alifoje li iĝadis kolera kaj tiel aroganta, ke la aŭgustanoj preferis lin ne inciti.
Tia momento trafis lin ankaŭ nun.
— Faru kun mi, kion vi volas, sed al la cirkludoj mi plu ne iros! — li ekkriis malespere, klakante per la fingroj.
Nero rigardis lin momente kaj, turninte sin al Tigellinus, diris:
— Gardu, ke en la ĝardenoj ĉi tiu stoiko estu proksime al mi. Mi volas vidi, kiel impresos lin niaj torĉoj.
Chilo ektimis tamen la minacon, sonantan en la voĉo de la Cezaro.
— Sinjoro — li diris — mi vidos nenion, ĉar mi ne vidas nokte.
Kaj la cezaro respondis kun terura rideto:
— La nokto estos luma, kiel tago.
Poste li turnis sin al aliaj aŭgustanoj, kun kiuj li komencis Paroli pri vetkuroj, kiujn li intencis aranĝi en la fino de la cirkludoj.
Al Chilo proksimiĝis Petronius kaj, tuŝinte lian ŝultron, diris;
— Ĉu mi ne diris al vi? Vi ne eltenos.
Kaj ĉi tiu respondis:
— Mi volas ebriiĝi....
Kaj li etendis sian tremantan manon al pokalo kun vino, sed ne povis ĝisporti ĝin al la buŝo, kion vidante, Vestinus forprenis de li la vazon kaj poste, alŝovinte sin proksimen, demandis kun vizaĝo scivola kaj timigita:
— Ĉu persekutas vin Furioj? diru?....
La maljunulo rigardis lin dum ia tempo kun malfermita buŝo, kvazaŭ li ne komprenus la demandon, kaj komencis palpebrumi.
Kaj Vestinus ripetis:
— Ĉu persekutas vin Furioj?
— Ne — respondis Chilo — sed nokto estas antaŭ mi.
— Kiel, nokto?.... La dioj vin kompatu! Kiel, nokto?
— Nokto terura kaj netravidebla, en kiu io movas sin kaj iras al mi. Sed mi ne scias, kio, kaj mi timas.