De kelkaj tagoj Vinicius pasigadis la noktojn ekster la domo.
En la kapon de Petronius venadis la penso, ke eble li denove
preparis ian planon kaj laboras por liberigi Ligian el la Eskvilina
malliberejo, li volis tamen pri nenio demandi, por ne alporti
malfeliĉon al la penado. Tiu ĉi eleganta skeptikulo iĝis ankaŭ
certagrade superstiĉa, aŭ pli ĝuste, de kiam li ne sukcesis elrabi
la knabinon el la Mamertina subteraĵo, li ĉesis fidi al sia stelo.
Li ne esperis cetere ankaŭ nun bonan rezulton de la penado de Vinicius. La Eskvilina malliberejo, aranĝita albezone el la keloj de la domoj, kiujn oni detruis, por haltigi la brulon, ne estis vere tiel terura, kiel la malnova Tulianum apud Kapitolo, sed aliflanke ĝi estis centoble pli gardata. Petronius bonege komprenis, ke oni transkondukis tien Ligian nur tial, ke ŝi ne mortu kaj ne evitu la amfiteatron, li povis do facile konjekti, ke ĝuste pro tiu ĉi kaŭzo oni gardas ŝin sendube, kiel la pupilon de l’ okulo.
— Videble — li parolis al si — la cezaro kaj Tigellinus destinas ŝin por ia spektaklo speciala, pli terura ol ĉiuj, kaj Vinicius pli facile mem pereos, ol li sukcesos ŝin liberigi.
Vinicius tamen ankaŭ perdis la esperon, ke li povos ŝin liberigi. Nune povis ĝin fari nur Kristo. La celo de la juna tribuno estis jam nur povi vidadi ŝin en la malliberejo.
De kelka tempo ne lasis lin en trankvilo la penso, ke Nazarius tamen penetris en la Mamertinan malliberejon, kiel dungito por la elportado de la kadavroj, li decidis do ankaŭ provi tiun ĉi rimedon
La estro de la Malbonodoraj kavoj, subaĉetita per grandega sumo, akceptis lin fine en sian servan anaron, kiun li sendadis ĉiunokte, por forprenadi la kadavrojn el la malliberejoj. La danĝero, ke Vinicius povus esti rekonita, estis efektive malgranda. Ŝirmis lin kontraŭ tio: la nokto, la sklava vesto kaj la malbona lumigiteco de la malliberejoj. Al kiu povus cetere veni la ideo, ke patricio, nepo kaj filo de konsuloj, povis troviĝi inter la tombistaro, elmetita al la elhaladzoj de la malliberejoj kaj de la Malbonodoraj kavoj, kaj entreprenis la laboron, al kiu