— Ne!
La ligo frotis la frunton kaj demandis refoje:
— Kiel vi eniris ĉi tien?
— Mi havas signon de la estro de la Malbonodoraj kavoj....
Kaj subite li interrompis, kvazaŭ iu penso trabrilus lian kapon.
— Je la morto de l’ Savinto! — li komencis paroli per rapida voĉo. — Mi restos ĉi tie, kaj ŝi prenu mian signon, ligu la tolon ĉirkaŭ la kapo, kovru la ŝultrojn per la mantelo kaj eliru. Inter la tombistaj sklavoj estas kelkaj neaĝaj knaboj, do la pretorianoj ŝin ne ekkonos, kaj kiam ŝi foje atingos la domon de Petronius, li savos ŝin!
Sed la ligo mallevis la kapon sur la bruston kaj respondis:
— Ŝi ne konsentus ĉi tion, ĉar ŝi vin amas, kaj krome ŝi estas malsana kaj ne povas stari propraforte.
Kaj post momento li aldonis:
— Se vi, sinjoro, kaj la nobla Petronius ne povis eligi ŝin el la malliberejo, kiu kapablos ĝin fari?
— Sole Kristo!
Poste ili ambaŭ eksilentis. La ligo pensis en sia simpla kapo: „Li ja povus nin ĉiujn savi, sed se Li tion ne faras, ĝi signifas videble, ke venis la tempo de turmentoj kaj morto”. Kaj li konsentis tion por si mem, sed ĝis la fundo de la animo li bedaŭris ĉi tiun infanon, kiu kreskis sur liaj brakoj kaj kiun li amis super la vivo.
Vinicius denove genuiĝis apud Ligia. Tra la kradita malfermaĵo en la subterejon enŝtelis sin radioj de la luno kaj lumigis ĝin pli bone, ol la sola meĉlampo, kiu flagris ankoraŭ super la pordo.
Subite Ligia malfermis la okulojn kaj, metinte siajn brulantajn manojn sur la manojn de Vinicius, diris:
— Mi vidas vin — kaj mi sciis, ke vi venos.
Li ĵetis sin al ŝiaj manoj kaj komencis premi ilin al la frunto kaj koro, poste li levis ilin iom de la kuŝejo kaj apogis sur la propra brusto.
— Mi venis, kara — li diris. — Kristo vin gardu kaj savu, ho Ligia, mia amegata!
Kaj li ne povis paroli plu, ĉar lia koro komencis hurli en la brusto pro doloro kaj amo, kaj la doloron li ne volis al ŝi malkaŝi.
— Mi estas malsana, Marcus — respondis Ligia — kaj ĉu sur la areno, aŭ ĉi tie, en la malliberejo, mi devas morti....