Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/201

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed mi preĝis, ke mi povu vin vidi antaŭe, kaj vi venis: Kristo min elaŭskultis!!

Kaj dum li ne povis ankoraŭ eligi vortojn kaj nur premis ŝin al la brusto, ŝi parolis plu:

— Mi vidadis vin tra la fenestro el Tulianum — kaj mi sciis, ke vi volis veni. Kaj nun la Savinto donis al mi momenton da konscio, por ke ni povu adiaŭi unu la alian. Mi jam iras al Li, Marcus, sed mi amas vin kaj ĉiam mi vin amos.

Vinicius ekregis sin perforte, subpremis en si la doloron kaj komencis paroli per voĉo, kiun li penis igi trankvila:

— Ne, kara! Vi ne mortos. La apostolo ordonis kredi kaj promesis preĝi pro vi, kaj li konis Kriston, Kristo lin amis kaj nenion al li rifuzos.... Se vi devus morti, Petro ne ordonus al mi fidi, kaj li diris al mi: „Fidu!” — Ne, Ligia! Kristo kompatos min.... Li ne volas vian morton. Li ĝin ne allasos... Mi ĵuras al vi je la nomo de l’ Savinto, ke Petro preĝas pro vi!

Sekvis silento. La sola meĉlampo, pendanta super la pordo, estingiĝis, sed anstataŭe la lumo de la luno enfluadis tra la tuta malfermaĵo. En la kontraŭa angulo de la kelo infano ekploris kaj eksilentis. El ekstere aŭdiĝadis nur la voĉoj de pretorianoj, kiuj post sia gardovico ludis apud la muro je scriptae duodecim.

— Ho Marcus — respondis Ligia — Kristo mem vokis al la Patro: „Forigu de mi ĉi tiun kalikon da maldolĉaĵo”, kaj tamen Li ĝin eltrinkis, Kristo mem mortis sur la kruco, kaj nun miloj pro Li pereas, kial do Li ŝparu min solan? Kiu mi estas, Marcus? Mi aŭdis, kiel Petro diris, ke li ankaŭ mortos martire, kaj kiu mi estas kontraŭ li? Kiam venis al ni la pretorianoj, mi timis morton kaj torturon, sed nun mi ne timas plu. Rigardu, kiel terura estas la malliberejo — kaj mi iras ĉielen. Pensu, ke ĉi tie estas la cezaro, kaj tie — nia Savinto, bona kaj kompatema. Kaj ne ekzistas morto. Vi amas min, pensu do, kiel feliĉa mi estos. Ho, kara Marcus, pensu, ke vi venos tien al mi.

Ĉe tio ŝi eksilentis, por kapti spiron en sian malsanan bruston, poste ŝi levis al la buŝo lian manon:

— Marcus?

— Kio, kara?

— Ne ploru pro mi, kaj memoru, ke vi venos tien al mi. Mallonge mi vivis, sed Dio donis al mi vian animon. Do mi volas diri al Kristo, ke kvankam mi mortis kaj kvankam Vi rigardis mian morton kaj kvankam vi restis en doloro, vi tamen ne blasfemis kontraŭ Lia volo kaj ĉiam vi amas Lin.