Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/202

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Vi ja amos Lin kaj elportos pacience mian morton? Ĉar tiam Li nin kunigos, kaj mi vin amas kaj volas esti kun vi....

Ĉe tio denove ekmankis al ŝi spiro kaj per apenaŭ aŭdebla voĉo Ŝi finis:

— Promesu ĝin al mi, Marcus!...

Vinicius ĉirkaŭprenis ŝin per tremantaj manoj kaj respondis:

— Je via sankto kapo! — mi promesas!

Tiam en la malgaja brilo de la luno lumiĝis ŝia vizaĝo. Ankoraŭ foje ŝi levis al la buŝo lian manon kaj flustris:

— Mi estas via edzino!....

Ekster la muro la pretorianoj, ludantaj je scriptae duodecim, ekdisputis pli laŭte, sed ili forgesis pri la malliberejo, pri la gardoj, pri la tuta tero, kaj sentante en si reciproke anĝelajn animojn, komencis preĝi.