Dum tri tagoj, aŭ pli ĝuste tri noktoj, nenio konfuzis ilian
trankvilon. Kiam la ordinara mallibereja laboro, konsistanta
en apartigado de mortintoj de vivantoj kaj de grave malsanaj
de pli sanaj, estis finita kaj kiam la lacaj gardistoj
kuŝiĝadis aldorme en la koridoroj, Vinicius eniradis la subteraĵon,
en kiu estis Ligia, kaj restadis en ĝi tiel longe, ĝis
tagiĝo penetradis tra la fenestraj kradoj. Ŝi metadis la kapon
sur lian bruston kaj per mallaŭtaj voĉoj ili interparolis pri
amo kaj pri morto. Ili ambaŭ malgraŭvole, en la pensoj kaj
interparoloj, eĉ en la deziroj kaj esperoj, foriĝadis ĉiam pli
de la vivo kaj perdadis la senton pri ĝi. Ambaŭ estis kiel
homoj, kiuj forvelinte en ŝipo de kontinento, ne vidas plu
la bordon kaj foriĝas iom post iom en la senfinecon. Ambaŭ
ŝanĝadis sin grade en spiritojn malgajajn, plenajn de amo al
si reciproke kaj al Kristo kaj pretajn forflugi. Iafoje nur
en lia koro leviĝis ankoraŭ doloro, kiel ventego, iafoje ekbrilis,
kiel fulmo, espero, naskita el amo kaj kredo je kompatemo de
la krucumita Dio, sed ĉiutage ankaŭ li forŝiriĝadis ĉiam pli
de la tero kaj fordonadis sin al morto. Matene, kiam li
eliradis el la malliberejo, li rigardis jam la mondon, la urbon,
konatojn kaj ĉiujn aferojn, ligitajn kun la vivo, kvazaŭ sonĝe.
Ĉio ŝajnis al li fremda, malproksima, vanta kaj pereema. Ĉesis
timigi lin eĉ la teruro de torturoj, ĉar li havis la senton, ke
ĝi estas afero, tra kiu oni povas pasi kvazaŭ en medito,
kun okuloj fiksitaj sur io alia. Al ambaŭ ŝajnis, ke la eterneco
komencas jam preni ilin en posedon. Ili parolis nur pri la
amo, pri tio, kiel ili amos sin reciproke kaj vivos kune, sed
nur trans la tombo, kaj se iafoje iliaj pensoj turniĝis ankoraŭ
al teraj aferoj, tio estis nur kiel la pensoj de homoj, kiuj,
pretiĝante al malproksima vojaĝo, interparolas pri la vojaĝaj
preparoj. Cetere ĉirkaŭis ilin tia silento, kia ĉirkaŭas du
kolonojn, starantajn ie en dezerta loko kaj forgesitajn. Ilia
sola deziro estis jam nur, ke Kristo ilin ne disigu; kaj kiam ĉiu
momento plifortigadis en ili ĉi tiun certecon, ili enamiĝis je Li,
kiel je ligonta ilin ĉenero, kiel je senfina feliĉo kaj senfina
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/203
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO LXI.