Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

trankvilo. Sur la tero ankoraŭ defalis de ili la polvo de la tero. La animoj iĝis en ili puraj, kiel larmoj. Sub la minaco de morto kaj suferoj, sur la mallibereja kuŝejo komenciĝis por ili la ĉielo, ĉar ŝi prenadis lin je la mano kaj kondukis, kvazaŭ mem jam ĉielenprenita kaj sankta, al la eterna fonto de l’ vivo.

Kaj Petronius miregis, vidante en la vizaĝo de Vinicius ĉiam pli grandan trankvilon kaj iajn strangajn brilojn, kiujn li ne vidadis antaŭe. Iafoje naskiĝadis eĉ en lia menso supozoj, ke Vinicius trovis ian rimedon de savo, kaj estis al li malagrable, ke la juna tribuno ne malkaŝas al li la sekreton de siaj esperoj.

Fine, ne povante elteni plu, li diris al Vinicius:

— Vi nun aspektas alie, do ne faru sekretojn antaŭ mi, ĉar mi volas kaj povas helpi vin: ĉu vi elplanis ion?

— Mi elplanis — respondis Vinicius — sed vi jam ne povas helpi min. Jen, post ŝia morto mi konfesos, ke mi estas kristano, kaj mi sekvos ŝin.

— Do vi havas nenian esperon?

— Jes, mi havas. Kristo ŝin redonos al mi kaj mi disiĝos kun ŝi neniam plu.

Petronius komencis paŝi tra la atrium kun la esprimo de senreviĝo sur la vizaĝo, poste li diris:

— Por tio ĉi oni ne bezonas vian Kriston, ĉar tiun saman servon povas fari al vi nia Tanatoso.

Sed Vinicius ridetis malgaje kaj diris:

— Ne, mia kara, sed vi tion ne volas kompreni.

— Mi ne volas kaj ne povas — respondis Petronius. Ne estas nun tempo por diskutoj, sed ĉu vi memoras, kion vi diris, kiam ni ne sukcesis eligi ŝin el Tulianum? Mi perdis tiam ĉian esperon, kaj vi diris, kiam ni revenis hejmen: „Mi tamen kredas, ke Kristo povas ŝin redoni al mi”. Li ŝin redonu al vi. Se mi ĵetus multekostan vazon en maron, kapablus ĝin redoni al mi neniu el niaj dioj, kaj se ankaŭ la via ne estas pli kapabla, mi ne komprenas, kial mi devus adori lin pli, ol la malnovajn.

— Li redonos ŝin al mi.

Petronius movis la ŝultrojn.

— Ĉu vi scias — li demandis — ke morgaŭ oni lumigos per kristanoj la ĝardenojn de la cezaro?

— Morgaŭ? — ripetis Vinicius.

Kaj kontraŭ la proksima tremiga realaĵo la koro ektremis en li pro doloro kaj teruro. Li ekpensis, ke ĝi estas eble la