Ne krepuskiĝis ankoraŭ, kiam la unuaj ondoj da popolo
komencis jam enfluadi la cezarajn ĝardenojn. La amasoj, feste
vestitaj, florkronitaj, gajaj, kantantaj kaj plejparte ebriaj
iris rigardi la novan, imponan spektaklon. La ekkrioj: „Semaxii!
Sarmentitii!” sonis sur Via Tecta, sur la ponto de Aemilius
kaj trans Tibro, sur la Triumfa vojo, apud la cirko de Nero
kaj for, ĝis la Vatikana montaĵo. Oni vidadis en Romo jam
antaŭe homojn, bruligatajn sur palisoj, sed neniam oni vidis
tian nombron da kondamnitoj. La cezaro kaj Tigellinus, volante
fini kun la kristanoj kaj kune haltigi la epidemion, kiu el la
malliberejoj disvastiĝadis ĉiam pli tra la urbo, ordonis malplenigi
ĉiujn malliberejojn, tiel, ke restis en ili apenaŭ kelkdek
homoj, destinitaj por la fino de la cirkludoj. Tial do la
amasoj, pasinte la ĝardenajn pordegojn, mutiĝis pro miro. Ĉiuj
aleoj ĉefaj kaj flankaj, kondukantaj meze de arbaj densaĵoj, ĉirkaŭ
herbejoj, insuletoj, lagoj, lagetoj kaj terpecoj, surkreskitaj
de floroj, estis borderitaj per peĉaj palisoj, al kiuj oni alligis
kristanojn. De pli altaj lokoj, kie la vidon ne ŝirmis arboj,
oni povis vidi tutajn vicojn da palisoj kaj korpoj, ornamitaj
per floroj, per mirtaj folioj kaj hedero, tirantajn sin for, sur
altaĵoj kaj ebenaĵoj, tiel malproksimen, ke dum la pli proksimaj
ŝajnis kvazaŭ mastoj de ŝipoj, la lastaj prezentis sin al la
okuloj, kiel koloraj tirsoj aŭ lancoj, enpikitaj en la teron.
La amaso de la kondamnitoj superis la esperojn de la popolo
mem. Oni povus pensi, ke iun tutan nacion oni ligis al la
palisoj, por amuzi Romon kaj la cezaron. Aroj da rigardantoj
haltadis antaŭ apartaj mastoj, laŭgrade kiel interesis ilin la
figuroj, la aĝo aŭ sekso de la viktimoj, rigardis la vizaĝojn,
florkronojn, hederajn girlandojn, poste iris pluen, demandante
sin mem kun miro: „Ĉu povis esti tiom da kulpuloj, aŭ
kiel povis bruligi Romon infanoj, apenaŭ kapablaj paŝi propraforte?”
Kaj la miro ŝanĝadis sin grade en maltrankvilon.
Dume krepuskiĝis kaj sur la ĉielo ekbrilis la unuaj steloj. Tiam apud ĉiu kondamnito ekstaris sklavo kun brulanta torĉo, kaj kiam la sono de trumpetoj aŭdiĝis en diversaj par-