Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/209

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lin murdonton, kaj kiam ĉio tio estis al li pardonita en la nomo de Kristo, ankoraŭ foje transdonis lin al torturistoj. Neniam unu homo faris al alia maljustaĵojn pli terurajn kaj li sangajn. Kaj jen la viktimo brulis sur la peĉa paliso, kaj a persekutanto staris ĉe ĝiaj piedoj. La okuloj de Glaucus ne deturnis sin de la vizaĝo de l' greko. Iafoje vualis ilin la fumo, sed kiam la vento ĝin forblovis, Chilo vidis denove tiujn pupilojn, fiksitajn sur li. Li leviĝis kaj volis forkuri, sed ne povis. Subite ekŝajnis al li, ke liaj piedoj estas el plumbo kaj ke iu nevidebla mano retenas lin per superhoma forto antaŭ tiu ĉi paliso. Kaj li ŝtoniĝis. Li sentis nur, ke io lin troplenigas, io elbordiĝas, ke sufiĉe li havas da torturoj kaj sango, ke venas fino de la vivo kaj ke ĉio malaperas apude: la cezaro, kaj la kortego, kaj la popolo, kaj ekĉirkaŭas lin nur ia senfunda, terura kaj nigra malpleno, en kiu li vidas nur ĉi tiujn okulojn de la martiro, vokantajn lin al juĝo. Kaj Glaucus, klinante la kapon ĉiam pli malalten, rigardis senĉese. La ĉeestantoj divenis, ke inter tiuj ĉi homoj io okazas, sed rido morthaltis en iliaj buŝoj, ĉar en la vizaĝo de Chilo estis io terura: tordis ĝin tia timego kaj tia doloro, kvazaŭ la flamaj langoj brulvundus lian propran korpon. Subite li ŝanceliĝis kaj, etendinte la brakojn supren, vokis per terura, korŝira voĉo:

— Glaucus! en la nomo de Kristo! pardonu ! ! !

Ĉirkaŭe ekregis silento: tremo trakuris la ĉeestantojn kaj ĉies okuloj malgraŭvole leviĝis supren.

Kaj la kapo de la martiro moviĝis facile, poste oni ekaŭdis de la mastosupro voĉon, similan al ĝemo:

— Mi pardonas!!...

Chilo ĵetis sin survizaĝen, hurlante, kiel sovaĝa besto, kaj preninte en ambaŭ manojn terpolvon, ŝutis ĝin sur sian kapon. Dume la flamoj ekŝprucis supren, cirkaŭprenis la bruston kaj la vizaĝon de Glaucus, displektis mirtan kronon ĉirkaŭ lia kapo kaj ekkaptis rubandojn sur la supro de la paliso, kiu ekbrilis tuta per grandega, akra lumo.

Sed Chilo leviĝis post momento kun vizaĝo tiel ŝanĝita, ke al la aŭgustanoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas alian homon. En liaj okuloj flamis neordinara brilo, de la sulkoplena frunto radiis ekstazo: la kaduka antaŭ momento greko aspektis nun kvazaŭ pastro, kiu, inspirite de sia dio, volas malkaŝi nekonatajn verojn.

— Kio estas kun li? li freneziĝis — aŭdiĝis kelkaj voĉoj. Sed li, turninte sin al la popolo kaj etendinte supren la