Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dekstran brakon, komencis voki, aŭ pli ĝuste krii tiel laŭte, ke ne nur la aŭgustanoj, sed ankaŭ la amaso aŭdu lian voĉon:

— Roma popolo! je mia morto mi ĵuras, ke pereas senkulpuloj, kaj la brulmetinto estas — tiu ĉi!!!

Kaj li montris per la fingro Neron.

Sekvis momento da silento. La korteganoj rigidiĝis. Chilo staris ĉiam kun etendita, tremanta brako kaj kun fingro turnita al la cezaro. Subite ekregis konfuzo. La popolo, kvazaŭ ondo, puŝata de subita vento, ĵetis sin al la maljunulo, volante rigardi lin pli bone. Tie kaj ie aŭdiĝis la voĉoj: „Kaptu lin!” aliloke: „Ve al ni!” En la amaso eksonis fajfoj kaj krioj: „Ahenobarbus! patrinmurdinto! brulmetinto!” La malordo kreskis kun ĉiu momento. La bakhantinoj, kriegante tutgorĝe, komencis rifuĝi sur la veturilojn. Subite kelkaj konsumitaj palisoj renversiĝis, disŝutante ĉirkaŭen fajrerojn kaj pligrandigante la ĥaoson. Blinda, svarma ondo de popolo ekkaptis Chilon kaj kunportis lin en la fundon de la ĝardeno.

Ĉie jam la palisoj komencis konsumiĝadi kaj faladi laŭlarĝen de la stratoj, plenigante la aleojn per fumo, fajreroj, brulodoro de ligno kaj per la odoro de homa graso. Estingiĝadis la lumoj pli kaj malpli proksime. En la ĝardenoj mallumiĝis. La amasoj, maltrankvilaj, malserenaj kaj timigitaj premis sin al la pordegoj. La famo pri tio, kio okazis, pasadis de buŝo al buŝo, ŝanĝata kaj pligrandigata. Kelkaj rakontis, ke la cezaro svenis, aliaj, ke li mem konfesis, ke li ordonis bruligi Romon, triaj, ke li grave malsaniĝis, aliaj fine, ke oni forportis lin, kvazaŭ mortan, sur veturilo. Tie kaj ie aŭdiĝis voĉoj de kompato por la kristanoj: „Ne ili bruligis Romon, kia do estis la racio de tiom da sango, torturoj kaj maljusteco? Ĉu la dioj ne venĝos pro la senkulpuloj, kaj kiaj piacula kapablos elpeti ilian pardonon?” La vortoj: „innoxia corpora!” ripetiĝadis ĉiam pli ofte. Virinoj laŭte kompatis la infanojn, kiujn tiel amase oni ĵetis al sovaĝaj bestoj, alnajlis al krucoj aŭ bruligis en ĉi tiuj malbenitaj ĝardenoj. Kaj fine la kompato ŝanĝis sin en insultojn kontraŭ la cezaro kaj Tigellinus. Estis ankaŭ tiaj, kiuj, haltante subite, demandis sin mem aŭ aliajn: „Kiu estas tiu dio, kiu donas tian forton kontraŭ torturoj kaj morto?” Kaj ili revenis hejmen pensemaj...

Chilo dume vagis ankoraŭ tra la ĝardenoj, ne sciante, kien iri kaj kien direktiĝi. Nun li eksentis sin denove senforta, kaduka kaj malsana maljunulo. Iafoje li falpuŝiĝadis pro netute brulintaj korpoj, puŝetadis bruletantajn ŝtipojn, kiuj sen-