Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/211

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dadis post li amasojn da fajreroj, iafoje li sidiĝadis, rigardante ĉirkaŭen per senkonsciaj okuloj. La ĝardenoj iĝis jam preskaŭ tute mallumaj; inter la arboj movis sin nur la pala luno, lumigante per malforta brilo la aleojn, nigriĝintajn ŝtipojn, kuŝantajn laŭlarĝe de ili, kaj brulrestaĵojn de la viktimoj, ŝanĝitajn en senformajn masojn. Sed al la maljuna greko ŝajnis, ke en la luno li vidas la vizaĝon de Glaucus kaj ke liaj okuloj rigardas lin ankoraŭ senĉese, li do kaŝadis sin de la lumo. Fine li tamen eliris el la ombro kaj malgraŭvole, kvazaŭ puŝate de iu nekonata forto, komencis direkti sin al la fontano, apud kiu Glaucus spiris sian lastan spiron.

Subite iu mano tuŝis lian ŝultron.

La maljunulo turniĝis kaj, vidante antaŭ si nekonatan figuron, ekkriis kun teruro:

— Kiu estas ĉi tie? Kiu vi estas?

— Apostolo, Paŭlo el Tarso.

— Mi estas malbenita!... Kion vi volas?

Kaj la apostolo respondis:

— Mi volas vin savi.

Chilo apogis sin sur arbo.

La piedoj ŝanceliĝis sub li kaj liaj brakoj ekpendis laŭlonge de la korpo.

— Por mi ne ekzistas savo! — li diris obtuze.

— Ĉu vi ne aŭdis, ke Dio pardonis al la pentanta fripono sur la kruco? — demandis Paŭlo.

— Ĉu vi scias, kion mi faris?

— Mi vidis vian suferon kaj mi aŭdis, kiel vi atestis pri la vero.

— Ho sinjoro!!

— Kaj se la servanto de Kristoj pardonis vin en sia horo de turmento kaj morto, kiel Kristo povus vin ne pardoni?

Chilo ekkaptis ambaŭmane la kapon, kvazaŭ freneza.

— Pardono! por mi pardono!

— Nia Dio estas Dio de Kompato — respondis la apostolo.

— Por mi!? — ripetis Chilo.

Kaj li komencis ĝemi, kiel homo, al kiu ekmankis fortoj Por regi la doloron kaj suferon. Paŭlo diris:

— Apogu vin sur mi kaj sekvu min.

Kaj, preninte lin, li iris kun li al la kruciĝantaj stratoj, direktante sin per la voĉo de la fontano, kiu ŝajnis en la nokta silento plori la korpojn de la martiroj.