— Nia Dio estas Dio de Kompato — ripetis la apostolo. — Se vi stariĝus ĉe maro kaj ĵetadus en ĝin ŝtonojn, ĉu vi povus plenigi per ili la maran fundon? Kaj mi diras al vi, ke la kompato de Kristo estos kiel maro, kaj ke la pekoj kaj kulpoj de la homoj dronos en ĝi, kiel ŝtonoj en la profundaĵo. Kaj mi diras al vi, ke ĝi estas kiel la ĉielo, kiu kovras montojn, kontinentojn kaj valojn, ĉar ĝi estas ĉie kaj havas nek finon, nek limon. Vi suferis ĉe la paliso de Glaucus kaj Kristo vidis vian suferon. Vi diris, ne konsiderante, kio povas Vin morgaŭ trafi: „liu ĉi estas la brulmetinto!” kaj Kristo memoris viajn vortojn. Ĉar pasis via malboneco kaj mensogo, kaj en la koro restis nur senlima pento... Venu kun mi kaj aŭskultu, kion mi diras al vi: jen mi ankaŭ malamis Lin kaj persekutis Liajn elektitojn. Mi Lin ne volis kaj ne kredis, ĝis Li aperis al mi kaj vokis min. De tiam Li estas mia amato. Kaj nun sur vin Li sendis aflikton, timon kaj doloron, por voki vin al si. Vi Lin malamis, sed Li amis vin. Vi transdonis al torturoj Liajn konfesantojn, sed Li volas vin pardoni kaj savi.
La bruston de la mizerulo komencis skui grandega ploro, de kiu lia animo ŝiris sin ĝisfunde, kaj Paŭlo prenadis lin en posedon, ekregadis kaj kondukis, kiel soldato kondukas kaptiton.
Kaj post momento li rekomencis paroli:
— Sekvu min, kaj mi vin kondukos al Li. Pro kiu alia kaŭzo mi estus veninta al vi? Sed Li ordonis al mi rikolti la homajn animojn en la nomo de l’ amo, do mi plenumas Lian servon. Vi supozas, ke vi estas malbenita, sed mi diras al vi: ekkredu je Li, kaj atendas vin savo. Vi pensas, ke vi estas malamata, sed mi ripetas al vi, ke Li vin amas. Rigardu min! Kiam mi ne havis Lin, mi havis nenion krom la malboneco, kiu loĝis en mia koro, kaj nun Lia amo anstataŭas al mi la patron kaj la patrinon, riĉaĵojn kaj regadon. En Li sola estas la rifuĝo. Li sola kalkulos vian penton, rigardos kompate vian mizeron, deprenos de vi la timon kaj levos vin al si.
Tiel parolante, li alkondukis lin al la fontano, kies arĝenta torento brilis de malproksime en la luna lumo. Ĉirkaŭe estis silento kaj malpleno, ĉar sklavoj-servistoj forigis jam de ĉi tie la karbiĝintajn palisojn kaj la korpojn de la martiroj.
Chilo ĵetis sin kun ĝemo sur la genuojn kaj, kaŝinte la vizaĝon en la manoj, restis senmove; Paŭlo levis dume la vizaĝon al la steloj kaj komencis preĝi: