per voĉo same mallaŭta, sed terura, demandis:
— Kiel do, vi ne povas, greka hundo? Ĉu vi ne estis ebria kaj ĉu vi ne komprenas, kio vin atendas? Rigardu tien!
Kaj dirinte ĉi tiujn vortojn, li montris en la angulon de la atrium, kie apud longa ligna benko staris en ombro kvar senmovaj sklavoj el Tracio kun ŝnuroj kaj pinĉilegoj en la manoj.
Sed Chilo respondis:
— Mi ne povas, sinjoro!
Tigellinuson komencis kapti furiozo, sed li ekregis sin ankoraŭ.
— Ĉu vi vidis — demandis li — kiel mortas la kristanoj? Ĉu vi volas same morti?
La maljunulo levis supren sian palan vizaĝon; dum ia tempo liaj lipoj movis sin mallaŭte, poste li respondis:
— Mi ankaŭ kredas je Kristo!...
Tigellinus rigardis lin kun mirego:
— Hundo, vi vere freneziĝis!
Kaj subite la furiozo, amasigita en lia brusto, rompis la digon. Saltinte al Chilo, li ekkaptis lin ambaŭmane je la barbo, faligis teren kaj komencis lin piedpremi, ripetante kun ŝaŭmo sur la buŝo:
— Vi revokos! vi revokos!
— Mi ne povas! — respondis Chilo de sur la tero.
— Torturu lin!
Ekaŭdinte ĉi tiun ordonon, la tracianoj ekkaptis la maljunulon kaj metis lin sur la benkon, poste, alfiksinte lin al ĝi per la ŝnuroj, komencis premi per la pinĉilegoj liajn malgrasajn krurojn. Sed li, dum oni lin alligadis, kisis humile iliajn manojn, poste fermis la okulojn kaj ŝajnis kvazaŭ morta.
Li vivis tamen, ĉar kiam Tigellinus kliniĝis super li kaj refoje demandis: „Vi revokos?” la blankaj lipoj de Chilo moviĝis facile kaj eliĝis el ili apenaŭ aŭdebla flustro:
— Mi... ne... povas!..
Tigellinus ordonis ĉesigi la torturadon kaj komencis paŝi tra la atrium kun vizaĝo ŝanĝita de kolero, sed kune senhelpa. Fine en lian kapon venis videble iu nova penso, ĉar li turnis sin al la tracianoj kaj diris:
— Elŝiru lian langon!