Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/215

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO LXIII


La dramon „Aureolus” oni prezentadis ordinare en teatroj aŭ amfiteatroj tiel aranĝitaj, ke ili povis malfermiĝi kaj formi kvazaŭ du apartajn scenejojn. Sed post la spektaklo en la cezaraj ĝardenoj oni forlasis la ordinaran manieron, ĉar oni deziris, ke kiel eble granda amaso da homoj povu rigardi la morton de krucumita sklavo, formanĝata en la dramo de urso. En la teatroj la rolon de la urso ludadis aktoro, ĉirkaŭkudrita per ursa felo, sed ĉi-foje la spektaklo devis esti „vera”. Ĝi estis nova ideo de Tigellinus. La cezaro anoncis unue, ke li ne venos, sed laŭ persvado de la favorato li ŝanĝis la decidon. Tigellinus klarigis al li, ke post tio, kio okazis en la ĝardenoj, tiom pli li devas montri sin al la popolo, kaj kune li garantiis, ke la krucumita sklavo ne insultos lin, kiel faris Crispus. La popolo estis jam iom trosata kaj laca de la sangoverŝado, oni do anoncis al ĝi novan disdonadon de loteriaj biletoj kaj donacoj, kaj kune vesperan festenon, ĉar la spektaklo devis okazi vespere, en brilege lumigita amfiteatro.

Je la krepusko efektive la tuta konstruaĵo superpleniĝis; la aŭgustanoj kun Tigellinus fronte de ili venis ĉiuj senescepte, ne tiom pro la spektaklo mem, kiom por montri al la cezaro post la lasta incidento sian fidelecon kaj por babili pri Chilo, pri kiu parolis la tuta Romo.

Oni do flustris al si reciproke en la orelojn, ke la cezaro, reveninte el la ĝardeno, furioziĝis kaj ne povis endormiĝi, ke atakis lin fantomoj kaj strangaj vizioj, pro kiuj en la sekvinta tago li anoncis sian baldaŭan vojaĝon en Aĥajon. Aliaj tamen neis ĝin, asertante, ke nun li montriĝos tiom pli senindulga por la kristanoj. Ne mankis tamen ankaŭ timuloj, kiuj antaŭvidis, ke la akuzo, kiun Chilo ĵetis en la vizaĝon de la cezaro kontraŭ la amasoj, povas havi plej malbonajn sekvojn. Estis fine ankaŭ tiaj, kiuj en la nomo de la humaneco petis Tigellinuson, ke li ĉesigu pluan persekutadon.

— Rigardu, kien vi iras — paroli Barcus Soranus. — Vi volis kontentigi la venĝon de la popolo kaj inspiri al ĝi la konvinkon, ke la puno atingis la kulpulojn, dume la efiko estas tute kontraŭa.