— Se via kapo ne sufiĉas al vi, vi havas alian, la globeton de via bastono! — respondis Petronius.
La pluan interparolon rompis la alveno de la cezaro, kiu okupis sian lokon, akompanate de Pythagoras. Tuj poste komenciĝis la prezentado de „Aureolus”, kiun oni ne multe atentis, ĉar la pensoj estis okupitaj per Chilo. La popolo, kutimiĝinta al turmentoj kaj sango, enuis ankaŭ, siblis, eligadis ekkriojn, malflatajn por la kortego, kaj postulis rapidigon de la sceno kun urso, kiu sola ekscitis ĝian intereson. Se oni ne esperus vidi la kondamnitan maljunulon kaj ne atendus la donacojn, la sola spektaklo ne kapablus reteni la amasojn.
Sed fine venis la atendita momento. Cirkaj servistoj enportis unue lignan krucon, sufiĉe malaltan, por ke la urso, leviĝinte sur la postajn piedojn, povu atingi la bruston de la martiro, kaj poste du homoj enkondukis, aŭ pli ĝuste entrenis Chilon, ĉar, havante la krurostojn rompitajn, li ne povis mem iri. Oni metis lin kaj alnajlis al la ligno tiel rapide, ke la interesitaj aŭgustanoj ne povis eĉ bone lin rigardi, kaj nur kiam oni fiksis la krucon en la preparita speciale kavo, ĉies okuloj direktiĝis al li. Sed apenaŭ oni povis rekoni en ĉi tiu nuda maljunulo la antaŭan Chilon. Post la torturoj, kiujn suferigis al li Tigellinus, ne restis en lia vizaĝo eĉ guto da sango, kaj nur sur la blanka barbo oni vidis ruĝan postsignon, kiun lasis la sango post la elŝiro de la lango. Tra la diafana haŭto oni povis preskaŭ vidi liajn ostojn. Li ŝajnis ankaŭ multe pli aĝa, preskaŭ kaduka. Sed aliflanke liaj okuloj antaŭe ĵetadis ĉiam rigardojn plenajn de maltrankvilo kaj malico, liaj viglaj trajtoj spegulis antaŭe ĉiaman timon kaj malcertecon — kaj nun li havis vizaĝon dolorplenan, sed tiel feliĉan kaj serenan, kian havas homoj dormantaj aŭ mortintaj. Eble lian fidon subtenadis la memoro pri la krucumita fripono, kiun Kristo pardonis, kaj eble li parolis interne al la kompatema Dio: „Sinjoro, mi mordadis, kiel venena vermo, sed mi ja estis dum la tuta vivo mizerulo, mi suferadis malsaton, homoj piedpremis min, batis kaj persekutis. Mi estis, ho Sinjoro, malriĉa kaj tre malfeliĉa, kaj nun Oni transdonis min al torturistoj kaj najlis al kruco, do Vi, ho Kompatema, ne forpuŝos min en la horo de mia morto!” Kaj paco venis videble en lian pentantan koron. Neniu ridis, ĉar en tiu krucumito estis io tiel trankvila, li ŝajnis tiel maljuna, sendefenda, malforta, tiel vokanta kompaton per sia humileco, ke malgraŭvole ĉiu demandis sin mem: kiel oni povas torturi kaj najli al kruco homojn, kiuj jam estas sen tio mort-