Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/218

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

antaj? La amaso silentis. Inter la aŭgustanoj Vestinus, klinante sin dekstren kaj maldekstren, flustris per terurita voĉo: „Rigardu, kiel ili mortas!” Aliaj atendis la urson, dezirante en la animo, ke la spektaklo finiĝu plej baldaŭ.

La urso enrampis fine la arenon kaj, ambaŭflanken balancante sian malalten klinitan kapon, ĝi rigardis ĉirkaŭen deflanke, kvazaŭ ĝi pri io meditus aŭ ion serĉus. Ekvidinte fine la krucon, kaj sur ĝi la nudan korpon, ĝi alproksimiĝis, levis sin, sed post momento ĝi ree malleviĝis sur la antaŭajn piedojn, kaj sidiĝinte apud la kruco, komencis murmuri, kvazaŭ eĉ en ĝia besta koro vekiĝus kompato por tiu restaĵo de homo.

El la buŝo de la cirkaj servistoj aŭdiĝis instigaj krioj, sed la popolo silentis. Chilo denove per malrapida movo levis la kapon kaj dum ia tempo kondukis la rigardon inter la publiko. Fine liaj okuloj haltis ie sur la plej altaj vicoj de la amfiteatro, kaj tiam okazis io, kio surprizis kaj mirigis la rigardantojn. Jen lia vizaĝo eklumis de rideto, la frunton ekĉirkaŭis kvazaŭ radioj, la okuloj levis sin antaŭ la morto supren, kaj post momento du grandaj larmoj, ŝvelintaj sub la palpreboj, ekfluis malrapide sur lia vizaĝo.

Kaj li mortis.

Tiam iu laŭta vira voĉo vokis supre, sub la velarium:

— Pacon al la martiroj!!

En la amfiteatro regis profunda silento.