Post la spektaklo en la cezaraj ĝardenoj la malliberejoj
multe malpleniĝis. Oni kaptadis ankoraŭ, vere, kaj malliberigadis
personojn, suspektatajn pri la konfesado de la orienta superstiĉaro,
sed la ĉasoj provizadis ĉiam malpli multe da ili,
apenaŭ tiom, kiom oni bezonis por plenigi la postajn spektaklojn,
kiuj ankaŭ estis jam venantaj al la fino. La popolo,
trosata de sango, elmontradis ĉiam pli grandan enuemon kaj
ĉiam pli grandan maltrankvilon pro la senekzempla ĝis nun
sintenado de la kondamnitoj. En la amasoj oni rakontis al si
reciproke ĉiam pli strangajn aferojn pri venĝemo de la kristana
dio. La mallibereja tifo, kiu disvastiĝis en la urbo, pligrandigis
la ĝeneralan timon. Oni vidadis oftajn enterigojn
kaj ripetadis al si reciproke en la orelojn, ke necesaj estas
novaj piacula por elpeti pardonon de la nekonata dio. Fine
malgraŭ ĉiuj penoj de Tigellinus kaj liaj partianoj, disvastiĝadis
ĉiam pli la konvinko, ke la urbo estis bruligita laŭ la ordono
de la cezaro kaj ke la kristanoj suferas senkulpe.
Sed ĝuste tial same Nero kiel Tigellinus daŭrigis senlace la persekutadon. Por trankviligi la popolon oni faris novajn disponojn pri la disdonado de greno, vino kaj olivoleo; oni anoncis regulojn, faciligantajn la rekonstruadon de la domoj kaj plenajn de konsideroj por la posedantoj, kaj aliajn, koncernantajn la larĝecon de la stratoj kaj materialojn, el kiuj oni devas konstrui, por estonte eviti la katastrofon de brulo. La cezaro mem partoprenadis la kunsidojn de la senato kaj konsilis kune kun la „patroj” pri la bono de la popolo kaj urbo, aliflanke tamen nek ombro de favoro falis sur la kondamnitojn. La reganto de la mondo deziris antaŭ ĉio inspiri al la popolo la konvinkon, ke tiel senindulgaj punoj povas trafi nur kulpulojn. Ankaŭ en la senato neniu voĉo ekpledis pro la kristanoj, ĉar neniu volis riski malfavoron de la cezaro, kaj krom tio la homoj, kies rigardo iris pli foren en la estontecon, asertis, ke kontraŭ la nova kredo la fundamentoj de la roma regno ne povus resti sendetrue.
Oni redonadis al la familioj nur agoniantojn aŭ mortintojn, ĉar la roma leĝo ne venĝis kontraŭ mortintoj. Por Vinicius