Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

certan konsolon prezentis la penso, ke se Ligia mortos, li enterigos ŝin en la familia tombaro kaj mem kuŝos apud ŝi. Li havis jam nenian esperon savi ŝin de la morto, kaj mem, duone foririnta de la vivo, dronanta entute en Kristo, li ne revis plu pri alia kuniĝo, ol la eterna. Lia kredo iĝis simple senfunda, tiel, ke pro ĝi tiu eterneco ŝajnis al li io senkompare pli reala kaj pli vera, ol la pasema ekzistado, per kiu li vivis ĝis nun. Lia koro plenpleniĝis per koncentrita ekstazo. Dum la vivo ankoraŭ li ŝanĝiĝadis en estaĵon preskaŭ senkorpan, kiu, sopirante plenan liberiĝon por si mem, deziris ĝin ankaŭ por la alia amata animo. Li imagis, ke tiam li kaj Ligia prenos sin reciproke je la manoj kaj foriros en la ĉielon, kie Kristo ilin benos kaj lasos ilin loĝi en lumo tiel trankvila kaj tiel grandega, kiel la ĉielbrilo. Li nur petegis Kriston, ke Li ŝparu al Ligia la cirkan turmenton kaj lasu ŝin endormiĝi trankvile en la malliberejo, ĉar li sentis kun plena certeco, ke li mem ankaŭ mortos kun ŝi. Li kredis, ke kontraŭ ĉi tiu maro da elverŝita sango li ne rajtas eĉ esperi, ke ŝi sola estos savita. Li aŭdis de Petro kaj Paŭlo, ke ankaŭ ili devas morti kiel martiroj. La vido de Chilo sur la kruco konvinkis lin, ke morto, eĉ martira, povas esti dolĉa, do li deziris jam, ke ĝi venu al ili ambaŭ, kiel la sopirata ŝanĝo de malbona, malgaja kaj malfeliĉa sorto en la pli bonan.

Iafoje li antaŭgustadis jam la transmondan vivon. Tiu malĝojo, kiu ŝvebis super ambaŭ iliaj animoj, perdadis ĉiam pli Ja iaman brulantan maldolĉecon kaj iom post iom ŝanĝadis sin en ian transmondan, trankvilan sinkonfidon al la Dia volo. Vinicius antaŭe naĝis penege kontraŭ la fluo, baraktis kaj suferis; nun li donis sin al la ondo, kredante, ke ĝi portos lin en la eternan trankvilon. Li divenis ankaŭ, ke Ligia same kiel li pretiĝas al la morto, ke malgraŭ la dividantaj ilin malliberejaj muregoj ili jam iras kune, kaj li ridetis al ĉi tiu penso, kiel al feliĉo.

Kaj efektive ili iris tiel harmonie, kvazaŭ de longe ĉiutage ili estus dividantaj siajn pensojn. En Ligia estis ankaŭ neniaj deziroj kaj nenia espero, krom la transmonda vivo. La morto prezentis sin al ŝi ne nur kiel liberiĝo el la teruraj malliberejaj muregoj, el la manoj de la cezaro kaj de Tigellinus, sed ankaŭ kiel la tempo de geedziĝo kun Vinicius. Kontraŭ ĉi tiu neskuebla certeco ĉio alia perdis la signifon. Post la morto devis komenciĝi por ŝi feliĉo eĉ tera, do ŝi atendis ĝin ankaŭ tiel, kiel fianĉino atendas la edziniĝan momenton.

Kaj ĉi tiu senlima torento da kredo, kiu forŝiradis de la