vivo kaj portis trans la tombon milojn de la unuaj konfesantoj, ekkaptis ankaŭ Ursuson. Li ankaŭ longe ne volis konsenti en la koro la morton de Ligia, sed kiam ĉiutage trans la malliberejajn muregojn penetradis la famoj pri tio, kio okazas en la amfiteatroj kaj ĝardenoj, kiam la morto ŝajnis komuna, neevitebla sorto de ĉiuj kristanoj kaj kune ilia feliĉo, supera ol ĉia mortema ideo pri feliĉo, ankaŭ li ne kuraĝis fine preĝi al Kristo, ke Li senigu Ligian de ĉi tiu feliĉo aŭ prokrastu ĝin por longaj jaroj. En sia simpla animo de barbaro li pensis krome, ke la filino de la liga ĉefo havas pli grandajn rajtojn kaj ricevos pli multe el la ĉielaj ĝuoj, ol la tuta amaso da simpluloj, al kiuj ankaŭ li mem apartenis, kaj ke en la eterna gloro ŝi sidos pli proksime al la „Ŝafido”, ol aliaj. Li aŭdis, vere, ke antaŭ Dio la homoj estas egalaj, sed al la fundo de lia animo kroĉis sin tamen la konvinko, ke la filino de ĉefo, plie de la ĉefo de ĉiuj ligoj, estas iu alia, ol iu ajn sklavino. Li esperis ankaŭ, ke Kristo permesos al li servi ŝin plue. Koncerne sin mem li havis nur unu kaŝitan deziron, nome, ke li povu morti tiel, kiel la „Ŝafido”, sur kruco. Sed ĝi ŝajnis al li feliĉo tiel granda, ke kvankam li sciis, ke oni krucumas en Romo eĉ plej grandajn krimulojn, li preskaŭ ne kuraĝis preĝi pri tia morto. Li supozis, ke certe oni igos lin perei de la dentegoj de sovaĝaj bestoj, kaj ĉi tio prezentis lian internan zorgon. De la infaneco li vivis en nepenetreblaj arbaregoj, meze de senĉesaj ĉasoj, pro kiuj, dank’ al sia superhoma forta, li famiĝis inter la ligoj ankoraŭ antaŭ ol li atingis la viran aĝon. La ĉasoj prezentis lian okupon tiel ŝatatan, ke poste, kiam li estis en Romo kaj devis ilin rezigni, li vizitadis bestejojn kaj amfiteatrojn, por almenaŭ rigardi la konatajn al si kaj nekonatajn bestojn. Ilia vido vekadis en li nevenkeblan sopiron al batalo kaj mortigado, li timis do nun en la animo, ke se li ekstaros kontraŭ ili en la amfiteatro, ekposedos lin pensoj malpli indaj je kristano, kiu devas morti pie kaj pacience. Sed li konfidis sin eĉ en ĉi tio al Kristo, konsolante sin per aliaj, pli dolĉaj pensoj. Nome, aŭdinte, ke la „Ŝafido” proklamis militon kontraŭ la inferaj potencoj kaj malbonaj spiritoj, al kiuj la kristana kredo kalkulis ankaŭ ĉiujn idolanajn diojn, li pensis, ke en ĉi tiu milito li tamen tre utilos al la „Ŝafido” kaj povos servi Lin pli bone, ol aliaj, ĉar ankaŭ tio ne povis trovi lokon en lia kapo, ke lia animo povus ne esti pli forta, ol la animoj de la aliaj martiroj. Cetere li preĝadis dum tutaj tagoj, faradis servojn al la mal-
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/221
Aspekto