Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/222

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

liberuloj, helpadis la gardistojn kaj konsoladis sian reĝidinon, kiu bedaŭris iafoje, ke en sia mallonga vivo ŝi ne povis plenumi tiom da bonaj faroj, kiom plenumis la fama Thabita, pri kiu rakontis al ŝi Petro la apostolo. La gardistoj, kiujn eĉ en la malliberejo timigis la terura forto de tiu grandegulo, ĉar estis kontraŭ ĝi nek sufiĉaj ŝnuroj, nek kradoj, ekamis lin fine pro lia dolĉeco. Ofte, mirigitaj per lia sereneco, ili demandis lin pri ĝia kaŭzo, kaj li rakontis al ili kun tia neŝancelebla kredo, kia vivo atendas lin post la morto, ke ili aŭskultis kun miro, vidante por la unua fojo, ke en la subteraĵojn, nepenetreblajn por la suno, povas penetri feliĉo. Kaj kiam li inklinigadis ilin, ke ili ekkredu je la „Ŝafido”, en la kapojn de pluraj venis la penso, ke ilia laboro estas laboro de sklavoj kaj ilia vivo — vivo de mizeruloj, kaj pluraj enpensiĝadis pri sia malbonsorto, kies finon nur la morto devis prezenti.

Sed la morto inspiris al ili novan timon kaj nenion ili esperis de ĝi, dum tiu liga grandegulo kaj tiu knabino, simila al floro, ĵetita sur la malliberejan pajlon, iris al ĝi kun ĝojo, kiel al la pordo de feliĉo.