Unu vesperon vizitis Petroniuson senatano Scaevinus kaj
komencis kun li longan interparolon pri la malfacila tempo,
en kiu ambaŭ vivis, kaj pri la cezaro. Li parolis tiel malkaŝe,
ke Petronius, kvankam estante en amikaj rilatoj kun
li, komencis esti singardema. Li plendis, ke la mondo iras
malrekte kaj freneze kaj ke ĉio tio kune devas finiĝi per ia
katastrofo, pli terura eĉ, ol la brulego de Romo. Li parolis,
ke eĉ la aŭgustanoj estas malkontentaj, ke Fenius Rufius,
la dua prefekto de la pretorianoj, elportas plej kontraŭvole
la abomenan regadon de Tigellinus, kaj ke la pacienco de la
tuta gento de Seneca estas elĉerpita pro la maniero, en kiu la
cezaro kondutas al sia maljuna majstro kaj al Lucanus. Fine
li komencis mencii la malkontentecon de la popolo, kaj eĉ
de la pretorianoj, kiujn en granda parto Fenius Rufius sciis
favorigi al si.
— Kial vi diras al mi ĉi tion? — demandis lin Petronius.
— Pro zorgemo pri la cezaro — respondis Scaevinus. — Mi havas en la pretorio malproksiman parencon, kiu nomas sin Scaevinus, same kiel mi, kaj pere de li mi scias, kio okazas en la tendaro.... La malkontenteco kreskas ankaŭ tie.... Caligula, vidu, ankaŭ estis freneza, kaj rigardu, kio okazis! Jen troviĝis Cassius Chaerea.... Terura faro ĝi estis kaj sendube estas inter ni neniu, kiu ĝin aprobus, tamen Chaerea liberigis la mondon de monstro.
— Alivorte — respondis Petronius — vi parolas tiel: „Mi Chaerean ne laŭdas, sed tio estis bonega homo kaj la dioj donu al ni pli multe da similaj.”
Sed Scaevinus ŝanĝis la temon kaj komencis neatendite glori Pison. Li gloris lian genton, lian noblecon, lian sindonon al la edzino, kaj fine lian saĝecon, trankvilecon kaj strangan kapablon inklinigadi al si la homojn.
— La cezaro estas senida — li diris — kaj ĉiuj vidas lian sekvonton en Piso. Sendube ĉiuj ankaŭ helpus lin tutkore atingi la regadon. Amas lin Fenius Rufius, la cento de Anneusoj estas al li plene sindonema. Plautius Lateranus kaj Tullius