Senecio saltus pro li en fajron. Kaj same Natalis, kaj Subrius Flavius, kaj Sulpicius Asper, kaj Atranius Quintianus, kaj eĉ Vestinus.
— La lasta ne multe utilos al Piso — respondis Petronius. — Vestinus timas la propran ombron.
— Vestinus timas la sonĝojn kaj spiritojn — respondis Scaevinus, sed li estas homo brava, kiun oni prave volas nomi konsulo. Kaj se en la animo li estas kontraŭ la persekutado de la kristanoj, ne malbonkalkulu al li ĉi tion, ĉar ankaŭ al vi gravas, ke tiuj frenezaĵoj ĉesu.
— Ne al mi, sed al Vinicius — diris Petronius. — Pro Vinicius mi volus savi unu knabinon, sed mi ne povas, ĉar mi perdis la favoron de Ahenobarbus.
— Kiel do? Ĉu vi ne rimarkas, ke la cezaro denove proksimiĝas al vi kaj komencas kun vi paroli? Kaj mi diros al vi, kial. Nome li planas denove iri Aĥajon, kie li intencas kanti grekajn kantojn, de li mem komponitajn. Li flamas al tiu vojaĝo, sed kune tremas, pensante pri la mokemo de la grekoj. Li imagas, ke povas lin trafi aŭ plej granda triumfo, aŭ plej granda falo. Li bezonas bonan konsilon, kaj li scias, ke neniu kapablus al li konsili pli bone, ol vi. Jen estas la. kaŭzo, pro kiu vi reakiras la favoron.
— Lucanus povus min anstataŭi.
— La Kuprobarba malamegas lin kaj verdiktis al li morton en la animo. Li serĉas nur pretekston, ĉar li ĉiam serĉas pretekstojn. Lucanus komprenas, ke necesas rapidi.
— Je Kastoro! — diris Petronius. — Povas esti. Sed mi havus ankoraŭ unu rimedon, por baldaŭ reakiri la favoron.
— Kian?
— Simple ripeti al la Kuprobarba ĉi tion, kion vi diris antaŭ momento.
— Mi nenion diris! — ekkriis Scaevinus maltrankvile.
Sed Petronius metis la brakon sur lian ŝultron.
— Vi nomis la cezaron frenezulo, vi antaŭvidis la postvenon de Piso kaj diris: „Lucanus komprenas, ke necesas rapidi”. Kun kio vi volas do rapidi, carissime
Scaevinus paliĝis, kaj dum momento ili rigardis sin reciproke en la okulojn.
— Vi ne ripetos!!
— Je la koksoj de Cypria! Kiel vi bone min konas. Ne, mi ne ripetos. Mi nenion aŭdis, sed mi ankaŭ volas nenion aŭdi.... Vi komprenas! La vivo estas tro mallonga,