ke valoru ion entrepreni. Mi nur petas vin, ke vi vizitu hodiaŭ Tigellinuson kaj parolu kun li same longe, kiel kun mi, pri kio vi volas!
— Kial?
— Tial, ke, se iam Tigellinus diros al mi: „Scaevinus estis ĉe vi”, mi povu al li rediri: „La saman tagon li estis ankaŭ ĉe vi”.
Scaevinus, aŭdinte ĉi tion, rompis eburan bastonon, kiun li tenis en la mano kaj respondis:
— Malbona sorĉo trafu ĉi tiun bastonon.... Mi estos hodiaŭ ĉe Tigellinus kaj poste en la festeno ĉe Nerva. Vi ja ankaŭ ĉeestos? En ĉiu okazo, ĝis la revido postmorgaŭ en la amfiteatro, kie oni prezentos la reston de la kristanoj!.... Ĝis la revido!
— Postmorgaŭ! — ripetis Petronius, restinte sola. — Ni ne havas do tempon por perdi. Ahenobarbus efektive bezonos min en Aĥajo, eble do li konsideros je mi.
Kaj li decidis provi lastan rimedon.
Efektive dum la festeno ĉe Nerva la cezaro mem ekpostulis, ke Petronius kuŝu kontraŭ li, ĉar li volis paroli kun li pri Aĥajo kaj pri la urboj, kie li povus prezentiĝi kun la perspektivoj de plej granda sukceso. Plej multe gravis al li ĉi-momente la atenanoj, kiujn li timis. La aliaj aŭgustanoj aŭskultis ĉi tiun interparolon kun koncentrita atento, por, kaptinte fragmentetojn el la frazoj de Petronius, prezenti ilin poste kiel la proprajn.
— Ŝajnas al mi, ke mi ĝis nun ne vivis — diris Nero — kaj ke mi naskiĝos nur en Grekujo.
— Vi naskiĝos al nova gloro kaj senmorteco — respondis Petronius.
— Mi esperas, ke tiel okazos kaj ke Apolono ne montriĝos ĵaluza. Se mi revenos triumfe, mi oferos al li hekatombon, kian ĝis nun havis neniu dio.
Scaevinus komencis ripeti la versojn de Horacio:
- „Sic te diva potens Cypri
- sic fratres Helenae, lucida sidera,
- ventorumque regat Pater....”
— La ŝipo atendas jam en Neapolo — diris la cezaro. — Mi volus ekiri eĉ morgaŭ.
Tiam Petronius levis sin kaj, rigardante rekte en la okulojn de Nero, diris:
— Permesu, dia, ke mi antaŭe aranĝu edziĝan festenon, al