kiu mi invitos antaŭ ĉiuj vin.
— Edziĝan festenon? Kies? — demandis Nero.
— De Vinicius kun la filino de la liga reĝo, via garantiulino. Ŝi estas nun, vere, en malliberejo, sed unue, kiel garantiulino, ŝi ne povas esti malliberigata, kaj due, vi mem permesis al Vinicius edzinigi ŝin; ĉar viaj verdiktoj, kiel la verdiktoj de Zeŭso, estas nerevokeblaj, tial ordonu ellasi ŝin el la malliberejo kaj transdoni ŝin al la fianĉo.
La malvarma sango kaj la trankvila memcerteco, kun kiu parolis Petronius, konfuzis Neron, kiu ĉiam konfuziĝadis, kiam iu parolis al li en tia maniero.
— Mi scias — li respondis, mallevante la okulojn. — Mi pensis pri ŝi kaj pri tiu grandegulo, kiu sufokis Croton.
— Sekve ambaŭ estas savitaj — rediris Petronius.
Sed Tigellinus rapidis helpi sian sinjoron:
— Ŝi estas en la malliberejo laŭ la volo de la cezaro, kaj vi mem diris, Petronius, ke liaj verdiktoj estas nerevokeblaj.
Ĉiuj ĉeestantoj, konante la historion de Vinicius kaj Ligia, bonege sciis, pri kio temas, ili do eksilentis, scivolaj, kiel finiĝos la interparolo.
— Ŝi estas en la malliberejo pro via eraro kaj pro via nekono de la leĝo de nacioj, kontraŭ la volo de la cezaro — respondis akcente Petronius. — Vi estas, Tigellinus, naiva homo, sed vi ja ne asertos, ke ŝi bruligis Romon, ĉar cetere, se vi eĉ tion asertus, la cezaro ne ekkredus al vi.
Sed Nero jam ekregis sin kaj komencis fermeti siajn miopajn okulojn kun la esprimo de nedirebla maliceco.
— Petronius estas prava — li diris post momento. Tigellinus rigardis lin kun miro.
— Petronius estas prava — ripetis Nero. — Morgaŭ oni malfermos al ŝi la pordegon de la malliberejo, kaj pri la edziĝa festeno ni parolos postmorgaŭ, en la amfiteatro.
— Mi malvenkis denove — ekpensis Petronius.
Kaj, reveninte hejmen, li estis jam tiel certa, ke venis la fino de la vivo de Ligia, ke la sekvintan tagon li sendis en la amfiteatron sian fidatan liberigiton, por ke ĉi tiu interkonsentu kun la estro de la spoliarium pri la eldono de ŝia korpo, ĉar li volis transdoni ĝin al Vinicius.